4

Laŭ PMEG oni neniam uzu da rilate al A-vorto, eĉ se ĝi esprimas kvanton, mezuron aŭ nombron (detalaj reguloj pri da):

La botelo estas plena de/je akvo. [...] Neniam diru plena da...plene da....

Tie ni trovis ĉambron plenan de/je rubaĵoj.

En Tekstaro troviĝas la jenaj frazoj (numerado kaj emfazo estas miaj):

1) Pro tio, la Prelongaj stratoj estis plenaj da multaj vizaĝoj fremdaj al la lando.

2) Ŝi estis plena da tiuj pensadoj [...]

3) La unuaj estis plenaj da admiro kaj da kompato

4) [...] lia buŝo estis plena da gipso.

5) La tuta dramo estas plena da misteraj eventoj

Ĉu la supraj ekzemploj el Tekstaro estas gramatike malĝustaj?

Estas rimarkinde ke ĉe Tekstaro la kvanto de esprimoj kun plena da estas malpli ol dek (neniu zamenhofa), sed tiuj kun plena de estas pli ol ducent (okdek zamenhofaj). Parenteze, ĉu oni diru kvanto de esprimojkvanto da esprimoj?

ALDONAĴO

Jen ekz-oj el Tekstaro kun plene da (laŭ PMEG oni neniam diru plene da):

1) [...] ili ĝis nun en sia propra, patra lingvo skribas treege malbone kaj plene da eraroj

2) Li juĝos inter la popoloj, inter plene da kadavroj

3) Sed la malvirtuloj havas plene da malbono

4) [...] ĉar estis plenplene da proponoj dum tiuj jaroj

La 1) estas zamenhofa.

2 Answers 2

5

Jes, la menciitaj ekzemploj,eĉ la Zamenhofa (kiu venas el la fama teksto "Esenco kaj estontenco...", verkita longe antaŭ la fikso de la normo), estas malĝustaj.

Vi povas kontroli, ĉu eblas da, demandante pri la koncerna frazparto. da-esprimojn oni ĉiam povas eldemandi (ankaŭ) per Kiom?, aliajn esprimojn ne:

  • Kiom/Kion vi havas? - Kilogramon da sukero (temas pri kvanto kaj/aŭ speco)
  • *Kiom/Kion vi volas - Pecon de tiu torto. (ne temas pri la kvanto, sed la speco)
  • *Kiom/Kia estas la botelo? - Plena je akvo. (ne temas pri kvanto, sed kvalito)
2
  • Mi ne tute komprenas vian respondon al la kromdemando. Ĉu oni ne povas demandi Kiom da esprimoj? Laŭ mi ja, do kial ne diri kvanto da esprimoj? Mi trovis pli-malpli egale tiom da trafoj per Tekstaro por "\bkvant\OF de\b" (265) kiom por "\bkvant\OF da\b" (262), kaj po du trafojn por kaj kvanto de kaj kvanto da en PMEG. Eble ja dependas ĉu estas kvanto de io, kiun oni povas pridemandi per kiom, kiel vi diris, sed mi ankoraŭ ne komprenas vian ekzemplon ĉi tie. Aug 18, 2019 at 12:53
  • 1
    Vi pravas, post kvanto la metado de da kaj de dependas de la difiniteco de la mezurata afero, kiel en aliaj okazoj. Mi forigu tiun parton de mia respondo, ĉar ĝi ne estas sufiĉe klara. Aug 20, 2019 at 20:56
1

Jes, la ekzemploj el Tekstaro estas gramatike malĝustaj. Ja ekzistas gramitikaj eraroj en la Tekstaro. La ĉefa afero estas kontroli kaj kompari la uzon en la tekstaro por eltrovi ĝeneralajn regulojn de bonaj aŭtoroj.

Estas entute 51 trafoj por "plena(jn) da" en la Tekstaro. Atentu ke la plejmulto de ili estas de du aŭ tri aŭtoroj kiuj simple ripetadas la eraron.

Kelkaj el tiuj 51 trafoj ŝajnas al mi pravigeblaj. Ekzemple:

  • Li prenis malgrandan boteleton plenan da orkolora likvoro,

Kiom da orkoloro likvoro li prenis? Plenan botelon, sed la botelo estis malgranda.

Sed eĉ ĉi tie mi hezitas. Se la senco estas "Li prenis malgrandan botelon, kaj la botelo estis plena je orkolora likvoro" - tiam ni eble preferu "plena de/je".

4
  • Oni povus iom pravigi la uzon de da en tiu ekzemplo per tio, ke la da-frazo rilatas al botelon, ne rekte al plenan. Jan 10, 2018 at 20:48
  • 1
    Jes. Ĉu mi ne efektive diris tion? -- kiom? plenan botelon da... Jan 12, 2018 at 1:58
  • Ho jes, pardonu. ;-) Jan 12, 2018 at 19:37
  • Efektive - dankon por substreki tion. Jan 13, 2018 at 13:23

Your Answer

By clicking “Post Your Answer”, you agree to our terms of service and acknowledge you have read our privacy policy.

Not the answer you're looking for? Browse other questions tagged or ask your own question.