3

Laŭ PMEG estas kvar okazoj kie oni povas ellasi la finan vokalon de vorto, anstataŭante ĝin per apostrofo:

1) O-vorto se ne finiĝas per NJ: mateno ···> maten'

2) Difina artikolo la: de la infano ···> de l' infano

3) La vorto unu ĉe ekkria uzo: unu, du, tri ···> un', du, tri

4) La esprimo dank' al, kies uzo estas fiksita per tradicio.

Do, mi supozas ke mi povus traduki la jenan linion de la kanto Chandelier tiel ĉi:

one two three, one two three, drink ···> un' du tri, un' du tri, drinki

Tamen, laŭ la supraj lingvaj klarigoj, mi ne povus uzi drink' anstataŭ drinki, kvankam estus pli bone el ritma vidpunkto. Nu, mia demando estas ĉu tia rimedo estas tolerebla se temas pri kantado? Ŝajnas al mi ke la senco estus klara ene de la kanto-kunteksto.

Mi jam scias pri almenaŭ unu kanto kiu uzas "strangan" rimedon, supozeble fare de Japana Esperanto-Instituto por la manga-filmo Patema inverse:

Jen unu jen la ali' tiritaj palpe ... anstataŭ ... Jen unu jen la alia tiritaj palpe

Jen unu jen la ali' kruciĝas vortoj ... anstataŭ ... Jen unu jen la alia kruciĝas vortoj

3
  • Mi ne komprenas la frazojn de Patema inverse. Ĉu akuzativo mankas en la dua frazo? Ĉu eble ali' signifas aliaj en la unua frazo?
    – svendvn
    Oct 10, 2017 at 13:23
  • Laŭ mi ne mankas akuzativo. Kie ĝi mankas laŭ vi? Mi pensas ke ali' anstataŭas la singularan alia, ĉar temas pri jen...jen frazo, en kiu ambaŭ estas tiritaj, iafoje unu kaj alifoje la alia (jen unu jen la alia).
    – Vidamuzo
    Oct 11, 2017 at 15:19
  • Ah, mi nun komprenas; Jen unu jen la alia tiritaj palpe=jen unu tirita palpe, jen la alia tirita palpe kaj Jen unu jen la alia kruciĝas vortoj=Jen kruciĝas unu vorto, jen kruciĝas la alia vorto. Korektu min, se mi malpravas.
    – svendvn
    Oct 11, 2017 at 19:49

2 Answers 2

4

Kiel klarigas svendvn, mi kredas ke en ĉi tiu okazo oni ja povus uzi drink’ kiel mallongigon de drinko. Ankaŭ via ekzemplo de la japana kanto povus esti konsiderata kiel mallongigo de alio, kvankam tio estus malofta vorto.

Tamen por tradukado de kanto ne necesas strikte sekvi la vortojn de la originalo, kaj mi volis proponi alian ideon. Estas mojosa traduko de tiu kanto en la franca, kaj tie ĝi estas «un, deux, trois et moi je bois». La ripeto de «one, two, three» estas anstataŭigita de frazo. Mi pensas ke oni povus fari simile en esperanto kiel ĉi tio:

Un’, du, tri kaj drinkas mi

Ĝenerala punkto pri la reguloj estas ke ne estas PMEG-polico kiu arestos vin se vi ne obeas. Do efektive vi povas fari kion ajn vi volas por via traduko, kaj la nura demando estas ĉu la traduko plaĉos aŭ ne. Se sufiĉe da homoj ne sekvos tiujn regulojn pri elizio la lingvo simple ŝanĝiĝos. Tamen en ĉi tiu okazo mi dirus ke tiu regulo estas vaste akceptita kaj la plejmulto de la aŭskultantoj trovus la kanton malkomforta se la regulo ne estas respektata.

2
  • Parenteze se vi komprenas la francan la tradukisto de tiu franca versio faris ankaŭ filmeton kun klarigoj de la traduko. Eble tio povus inspiri vin por via traduko :) youtube.com/watch?v=9-fHd1KraFo
    – Neil Roberts
    Oct 10, 2017 at 14:43
  • Tre interesa propono. Tiu franca tradukisto tute pravas, nomante la tradukon de kanto per la nomo "tradaptado" (tradukado kaj adaptado). Bedaŭrinde mi ne scipovas la francan sed iafoje kaptas la sencon. Dankon pro viaj inspiraj ligiloj.
    – Vidamuzo
    Oct 11, 2017 at 15:20
3

Multaj verboj ankaŭ havas substantivan version. Do oni komprenus

un' du tri, un' du tri, drink' = unu du tri, unu du tri, drinko.

Tio ne gravas en Chandelier, sed tio povas gravi en aliaj situacioj. Uzu la metodon singarde.

Your Answer

By clicking “Post Your Answer”, you agree to our terms of service and acknowledge you have read our privacy policy.

Not the answer you're looking for? Browse other questions tagged or ask your own question.