1

Saluton. Duolingo tradukas l'anglan frazon "You are afraid of going alone." al "Vi timas iri sola.", sed mi kredas ke tio estas malĝusta, kaj oni devas traduki la frazon al "Vi timas iri sole.", ĉar mi pensas ke la vorto "alone" en la frazo estas adverbo, ne adjektivo. Kiel vi pensas pri tio?

4
  • Mi kredas ke Duolingo pravas pri tiu frazo. Estas bona klarigo pri la diferenco inter la du frazoj en ĉi tiu respondo al rilata demando esperanto.stackexchange.com/a/181/13
    – Neil Roberts
    Apr 4, 2020 at 18:19
  • 1
    Dankon pro via respondo, Sinjoro Roberts. Sed mi pensas ke tiu ĉi frazo estas malsama al la frazo tie. En la ligilo, la frazo "Mia onklo venas sane." estas sensignifa ĉar oni ne povas veni sane aŭ malsane, sed en tiu ĉi frazo "iri sole" havas signifon laŭlogike. Tie, oni ne povas uzi adverbon pro la verbo "veni"; sed ĉi tie oni povas uzi adverbon pro la verbo "iri".
    – Qàtrè
    Apr 4, 2020 at 18:27
  • La ekzemploj en la respondo uzas la vortojn “sole” kaj “sola”, ĝuste ĉar “iri sane” ne havas sencon.
    – Neil Roberts
    Apr 4, 2020 at 18:46
  • 1
    Pardonon Sinjoro Roberts, sed mi ne povis kompreni vian lastan respondon. Eble aliaj uzantoj povos helpi min plibone. Dankon, ĉiaokaze.
    – Qàtrè
    Apr 4, 2020 at 18:59

2 Answers 2

3

Laŭ mia kompreno ambaŭ frazoj estas ĝustaj, kvankam PIV kaj ReVo rekomendas en tiu senco la adjektivan formon sola:

sole: Izolite, neakompanate aŭ nehelpate: promeni sole; malfeliĉo malofte venas sole; baldaŭ montriĝis, ke nur la vorto Esperanto, sole aŭ kun aliaj vortoj, klare diferencigas nian lingvon de aliaj.

Rim.: En tiu senco oni uzas prefere la adjektivan formon.

Eble la jenaj ekzemploj klarigas kial vortaroj donas tiun rekomendon:

1) Li venos sola dimanĉe.

2) Li venos sole dimanĉe.

La frazo 1) povas nur signifi, ke dimanĉe li venos sen akompano. Tamen, la frazo 2) povas havi du signifojn: ke dimanĉe li venos sen akompano, sed ankaŭ, ke nur en dimanĉo li venos. Por eviti ambiguecon, oni rekomendas la uzon de sola por sen akompano kaj la uzon de sole por nur.

La frazo Vi timas iri sola signifas, ke vi timas esti sola dum via irado. La frazo Vi timas iri sole signifas, ke vi timas iri en senakompana maniero dum via irado. La fina senco estas tre simila kaj ambaŭ ĝustas.

1
  • Dankegon pro via klarigo, Sinjor(in)o Vidamuzo.
    – Qàtrè
    Apr 5, 2020 at 21:19
1

"Sola" kaj "sole" povas esti iomete konfuzivaj. Laŭ PMEG:

  • Mi iris sola tien. = Mi iris tien sen akompano. (adjektivo priskribas ĉi tie subjekton)
  • Mi iris sole tien. = Mi iris nur tien. (adverbo priskribas iun alian ol la subjekton; ĉar la adverbo estas ĝuste antaŭ "tien", oni supozas, ke la adverbo priskribas tiun vorton, t.e. direkton)
3
  • Dankegon pro via respondo, Sinjoro Metsäkallas.
    – Qàtrè
    Apr 5, 2020 at 21:19
  • Eĉ ĉe Zamenhof oni trovas eraran uzon de ĵus: *Kial ni devas ĵus nun paroli pri li.* = ...ĝuste nun... (PMEG: 14.2.6. Ĵus) ;-)
    – Vidamuzo
    Apr 8, 2020 at 23:22
  • @Vidamuzo, ne temas pri tempo sed pri loko, sed mi konfesas, ke mi ofte fuŝas kun ĝuste kaj ĵus. Dankon. Apr 9, 2020 at 8:41

Your Answer

By clicking “Post Your Answer”, you agree to our terms of service and acknowledge you have read our privacy policy.

Not the answer you're looking for? Browse other questions tagged or ask your own question.