Nu, mi ne scias ĉu ekzistas eta diferenco inter la du, aŭ ĉu ili estas tute similaj adjektivoj?
La vorto nura esprimas nesufiĉecon; la vorto sola esprimas foreston de kunuloj.
Li ne estas viro. Eĉ kun nia helpo, la tasko estos malfacila por nura knabo.
Li staras ekster la lernejo sen aliaj infanoj. Li estas sola knabo.
Rimarku la diferencon inter sola kaj sole:
Mi spektas sola. (Mi spektas sen kunspektantoj.)
Mi spektas sole. (Mi spektas sed faras nenion alian.)
Mi nur spektas. (Mi spektas kiam iu eble atendas aldonajn agojn de mi.)