12

Mi parolas specife pri kunmetaĵoj kiuj enhavas la akuzativon de movo, -en, ekz. hejmeniri, kiu signifas (kompreneble) iri hejmen.

Krome, ĉu tiaj kunmetaĵoj estas ĝustaj? Mi ne trovas la vorton hejmeniri en PIV, tamen ja aperis 26 trafoj de "hejmenir" je Tekstaro. Krom tio mi nur povas diri ke mi multfoje aŭdis kaj uzis tiajn kunmetaĵojn.

1 Answer 1

7

Ebla nomo estas kunmetaĵo kun almova adverba flankelemento.

La elemento estas adverbo, do la finaĵo -n ne indikas veran akuzativon.

Sube estas citaĵo el Plena Analiza Gramatiko, §309.3, "Konservo de finaĵoj":

La finaĵo n, signanta almovon, regule persistas ĉe adverboj: antaŭeniri, antaŭenpuŝi; flankeniri, flankenĵetiĝi; hejmenreveno; malsuprenflugo, malsupreniri, malsuprenĵeti ktp., sed antaŭ iĝi kaj igi oni trovas ĝin nur en supreniĝi (ascendi), malsupreniĝi (descendi) kaj antaŭeniĝi (avanci); cetere oni uzas prepoziciajn prefiksoidojn: deflankiĝiZ (ne: flankeniĝi!), alfundiĝi (ne: fundeniĝi!). Tiel same oni procedas ĉe finaĵa pluformado: alsupra (ne: suprena!). Ĉe prepozicioj oni ĉiam ellasas la finaĵon n: suriri, subiri, eniri, kelkfoje eĉ ĉe substantiva flankelemento: ĉieliro.

Tiaj reguloj estas iomete pedantaj. Mi konjektas, ke ili malpermesas flankeniĝi pro ke oni povus tro facile miskompreni ĝin kiel flank-eniĝi, ktp.

3
  • Dankon por tiu klariga citaĵo. Do, laŭ via konjekto, "flankeniĝi", "fundeniĝi" ktp. ja uzeblas, tamen oni ĝenerale evitas ilin por eviti malklarecon, ĉu ne? Do laŭ kunteksto (teorie), oni ja povus diri "fundeniĝi" kaj estus komprenebla--tamen laŭ kutima uzo, tio ne ofte okazas. Ĉu mi bone komprenis? Ĉiuokaze, dankon por trovi la informon.
    – Kat Ño
    Oct 15, 2016 at 18:11
  • Kaj pri tiu ebla nomo, ĝi ŝajnas sufiĉe klara. Eble ĉi aldonitan -n oni ankaŭ povus nomigi "almova adverba infikso". Ĉu tio estas facile komprenebla? Espereble mi ne miskomprenas la signifon de infikso.
    – Kat Ño
    Oct 15, 2016 at 18:17
  • 1
    Konsideru la citaĵon kiel konsilo de unu gramatikisto. Ĝenerale, en teksto oni povas enmeti streketon por unusignifigi kunmetaĵon. Koncerne vian duan komenton, la vorton infikso oni uzas pri aldono interna de radiko. La -n adheras al hejme kiel sufikso interna nur de kunmetaĵo. Do, eble tio kion vi serĉas estas kunmetaĵo kun interna almova sufikso. Oct 16, 2016 at 14:00

Your Answer

By clicking “Post Your Answer”, you agree to our terms of service and acknowledge that you have read and understand our privacy policy and code of conduct.

Not the answer you're looking for? Browse other questions tagged or ask your own question.