Mi dirus ke jes, la titolo bezonas la akuzativon. Se oni serĉas la jenan ĉenon en Tekstaro aperas 62 ekzemploj.
(profesor|doktor|sinjor)(in)?on [A-ZĤŜĜĈĴŬ]
Jen kelkaj el ili:
De Fundamenta Krestomatio de la Lingvo Esperanto:
Li petegis sinjorinon Anneton alveturi al li en B-n
De Monato:
Li tamen ne deziris ĝeni doktorinon Donova.
De La Ondo de Esperanto:
La fama foto, afable sendita de CO UEA, prezentas profesoron Waringhien kun la manuskripto de PIV antaŭ transdoni ĝin al la eldonejo
PMEG nomas ĉi tiun koncepton «identiga prisribo». Ĝi ne rekte specifas ĉu oni metu la n-finaĵon ĉe la titolo sed ĝi ja enhavas kelkajn ekzemplojn kie tio okazas. Interese estas ke ĝi diras ke estis ŝanĝo de la reguloj pri la meto de la n-finaĵo ĉe la nomo. Ŝajne originale Zamenhof ja farus tion, sed nuntempe oni ne plu faras. La unua ekzemplo montras tiun diferencon. Nuntempe tio estus:
Li petegis sinjorinon Anneto alveturi al li en B-n
T.e. sen la n-finaĵo ĉe «Anneto».