10

Mi preskaŭ ĉiam aŭdas scivolema, sed nun iu demandis min se oni ne povas simple diri scivola. Mi pensas ke la -ema estas bona, sed kio fakte estas la diferenco inter la du vortoj?

Ekzemplo:

  • Mi estas scivolema. Mi volas scii ĉion pri tio.
  • Mi estas scivola. Mi volas scii ĉion pri tio.
11

Uzu scivolascivoli kiam temas pri sola afero, kaj scivolema por priskribi personecon.

Ekzemple:

Mi scivolas pri via libro.

Kio estas tio? Mi scivolas.

Ŝi estas scivolema knabino.

Mi demandas multe pro tio ke mi estas scivolema.

11

Certe kelkaj personoj miksas la du signifojn, sed ĝenerale, scivola estas portempa afero.

  • vi ja ne povas kaŝi, ke vi estas iom scivola.

Kaj scivolema estas pli malpli konstanta trajto:

  • Alico [estas] afabla, bonkora, scivolema knabino.

Ankaŭ okuloj, rigardoj, kaj vizaĝoj povas esti scivolaj.

  • Mi pensas ke ili estas komencantoj, kiel mi. 😉 Dankegon pro la bona respondo! – Charlotte SL Oct 20 '16 at 23:27

Your Answer

By clicking "Post Your Answer", you agree to our terms of service, privacy policy and cookie policy

Not the answer you're looking for? Browse other questions tagged or ask your own question.