5

Ĉu estas bona vorto por la paĝoj kiujn oni montras dum prezento de Powerpoint? En la angla mi nomus ilin slides. Se mi kontrolas tion en Komputeko, ĝi proponas «lumbildo». Tamen, tio ŝajnas al mi priskribo de la malnova teknologio kie oni metas travideblan plastan folion super lumo kun spegulo por projekcii la bildon. Ĉu tiu vorto daŭre estas la ĝusta kvankam ĝia vortfarado ne plu havas sencon?

  • La sveda versio uzas la vorton por bildo, sed tio acxas, cxar igxas konfuze kiam oni enmetu foton aux ilustrajxon. – Antonia Montaro Oct 29 '16 at 15:09
4

Ofte la vorto paĝo sufiĉas, sed se pli specifa termino estas bezonata, mi ofte aŭdis lumbildo. Tiun vorton oni uzas en la Esperanto-interfaco de OpenOffice/LibreOffice. http://komputeko.net/index_eo.php?vorto=slide

|improve this answer|||||
5

En iu prezentado en Youtube, la prezentisto uzis la vorton folio. Mi ŝatas tiun vorton, ĉar folioj estas plataj, ili ofte estas kun aliaj folioj , kaj kelkfoje lumo povas trairi ilin.

Mi pensas tiun vorton taŭga por prezentoj Powerpoint-aj, sed ne taŭgaj por prezentoj Prezi-aj (kie estas nur vidpunktoj sur la sama bildo).

Sed pli simple, vi povus uzi la vorton paĝo. Ĉiu "slide" fakte estas paĝo post printado.

|improve this answer|||||

Your Answer

By clicking “Post Your Answer”, you agree to our terms of service, privacy policy and cookie policy

Not the answer you're looking for? Browse other questions tagged or ask your own question.