Ĝenerale jes.
La plej rilata sekcio en PMEG donas tri ekzemplojn de uzoj de kie anstataŭ en kiu(j), ĉe kiu(j): (1) artikolojn, kie estis videble; (2) bieno, kie floris rozoj, (3) ne troviĝas, kie sidi. Rimarku, ke tiuj citaĵoj koncernas nur fizikajn lokojn. Tamen, mi trovis bonan ekzemplon de Zamenhofa uzo de kie por tute abstrakta loko:
La diferenco en la aĝo de ambaŭ knabinoj povis esti ne pli ol kvar jaroj. Sed Grace, kiel ofte en tiaj okazoj, kie ne estas patrino, zorganta pri ambaŭ (la edzino de la doktoro mortis), en la zorganta amo al ŝia pli juna fratino ŝajnis pli maljuna, ol ŝi estis... (el La batalo de l' vivo)
Mi ne certas, ke la frazo citita de vi estas vere imitinda. Kie en tiu loko donas impreson de malpreciza vortgesto. Mi mem skribus: tabulludo pri konstruado de vilaĝoj sur insulo aŭ tabulludo kies celo estas....