4

Mi koncideras aĉeti legilon por bitlibroj, kaj iu rekomendis al mi aparaton de „PocketBook“. Kompreneble, mi volos legi ankaŭ esperantajn librojn sur ĝi, kaj plej verŝajne, mi bezonos uzi PIV-on (aŭ alian vortaron) per la retumilo, aŭ la aparatan propran vortarprogramon (se ne ekzistas esperanta vortaro, mi eble povus krei tian).

Sed tio, kion mi ne scias kaj pri kio mi ne povas trovi informon en la retejo de PocketBook, estas ĉu oni povas tajpi la esperantajn literojn per la klavaro de la aparato. Mi demandis la helpskipon pri tio, aldone kun aliaj demandoj, sed ili nur respondis al la aliaj demandoj kaj ankaŭ diris, ke iliaj aparatoj ne havas esperantan tradukon de la interfaco (kiun mi jam sciis).

Do, ĉu iu havas aparaton „PocketBook“, kaj ĉu li aŭ ŝi scias aŭ povas kontroli ĉu eblas tajpi la esperantajn literojn sur ĝi, uzante specialan klavararanĝon aŭ iajn klavkombinojn?

  • Mi havas PocketBook, mi provu vespere. – La Vo-o Nov 1 '16 at 10:53
3

Ne defaŭlte, sed oni povas krei kaj alŝuti novajn klavararanĝojn facile. Mi ĵus kreis esperantan aranĝon laŭ via respondo (q → ŝ, w → ĝ ktp.). Oni povas ĝin elŝuti ĉi-tie. Oni devos tiun dosieron savi kiel EO.kbd en la dosierujon system/language/keyboard, kiu aperas post konekto al komputilo.

Jen en ago: Esperanta klavararanĝo

Alia versio, pli proksima al la angla klavararanĝo: V2

  • Multajn dankojn! Kio estas la modelo de via „PocketBook“? – Lyubomir Vasilev Nov 3 '16 at 6:30
  • Pro 912, sed tiu estas pli granda, ol kion la plejparto da homoj volas, preskaŭ A4. Ideale por mi, tamen. – La Vo-o Nov 3 '16 at 11:00

Your Answer

By clicking “Post Your Answer”, you agree to our terms of service, privacy policy and cookie policy

Not the answer you're looking for? Browse other questions tagged or ask your own question.