En unu el la novaĵoj pri Amikumu en Kickstarter, Richard Delamore (Evildea) skribas en la angla (ekstrakto):
Now that we have reached our Events stretch goal, we…
kaj poste la saman en Esperanto:
Nun, ke ni atingis nian streban celon Eventoj, ni…
Sed ĉi tio ne ŝanjas ĝusta al mi. Mi serĉis „nun ke“ kaj „nun, ke“ en Tekstaro, sed ne trovis ekzemplojn, kiuj uzas ĉi tiun esprimon kun la angla senco.
Ĉu mi pravas? Kaj kiel oni traduku tion? En la bulgara, mi uzus esprimon, simila al la sekvaj:
Nun, kiam…
Nun, post kiam…
Ĉu ĉi tiuj esprimoj estas ĝustaj? Ĉu oni povas esprimi la saman alie?