Mi supozas, ke pro Edzperanto jam estis nuptoj en Esperanto. Kion oni diras?
Mi trovis fragmenton en artikolo de monato:
...ami, estimi kaj honori, dum ĉiuj tagoj de mia vivo, en bonaj kaj malbonaj tagoj, en sano kaj malsano, ĝis la morto nin disigos.
Kaj jen kion mi trovis laŭ la sep sakramentoj:
Nupto-Promeso:
N., antaŭ la vizaĝo de Dio mi akceptas vin kiel mian edz[in]on.
Mi promesas al vi fidelecon en bonaj kaj malbonaj tagoj, en sano kaj malsano, ĝis la morto nin separos.
Mi volas ami vin, estimi kaj honori, dum ĉiuj tagoj de mia vivo.
Portu tiun ĉi ringon kiel signon de nia amo kaj fideleco:
En la nomo de la Patro kaj de la Filo kaj de la Sankta Spirito.
Mi ŝatus scii, ĉu oni vere uzas ilin. Eblas, ke estas aliaj vortigoj kaj ke dependas de la devenlandoj de la paro tamen nur tion mi povis trovi.