Mi konas la divenon de la vortoj: liber + vol + e kaj vol + ont + e. Kvankam mi vidas malsaman signifon en ili, ŝajnas al mi kvazaŭ ili estas uzataj same. Kelkfoje kiam, laŭ mi, libervole pli taŭgus oni uzas tamen volonte. Kiel la vortoj malsamas?
Vi ne devas ĉiam fari kion Marko volas.
- Ĉu vi celas la artikolon? Tiun mi skribis (…)
Kiom ŝi pagas vin?
- Neniom, mi laboras (…)
Ĉu vi povus helpi min baki la torton?
- (…)!