6

Mi pli ofte vidis tempoesprimojn en adverba formo aŭ enhavantajn dum ol enhavantajn en. Ekzemple ĉirkaŭ la radikoj tag, nokt, semajn, semajnfin, monat, jar.

De lernu.net:

En la tago ni vidas la helan sunon, kaj en la nokto ni vidas la palan lunon kaj la belajn stelojn

Ĉi tie mi do dirus dum la tago kaj dum la noktotage kaj nokte.

Ĉu ĉi tia uzo kun en estas ofta?

Paranteze mi rimarkis ĝin sufiĉe ofte kiam oni parolas pri specifaj jaroj, jarcentoj, la estonteco aŭ la pasinteco:

  • Mi vojaĝis al Usono en 2009
  • En la estonteco homoj ne rigardos televidon.
  • Oni ne havis aŭtojn en la 18a jarcento.

1 Answer 1

3

Ekzistas klara diferenco inter dum kaj en. Dum indikas la daŭron, en ne. Via ekzemplo Mi vojaĝis al Usono en 2009 estas tute ĝusta, sed la uzo de dum estus erara tie. Vi ja povas diri Mi loĝis en Usono dum 2009 (vi daŭre loĝis tie) kaj kontraste Mi ekloĝis en Usono en 2009 (difinita momento).

La adverbaj tempindikoj ne esprimas tiun nuancon. Aŭtune de 2015 mi logis en Usono kaj Aŭtune de 2015 mi eklogis en Usono ambaŭ estas ĝustaj laŭ mi.

Your Answer

By clicking “Post Your Answer”, you agree to our terms of service and acknowledge that you have read and understand our privacy policy and code of conduct.

Not the answer you're looking for? Browse other questions tagged or ask your own question.