Temas pri la teksto, kiu troviĝas sur la malantaŭa kovrilo de libro. Ĉu ekzistas ĝusta vorto por tio en Esperanto? Mi ne sukcesis trovi tian en PIV kaj ReVo.
2 Answers
Mi laboris dum 40 jaroj en esperantlingva presejo, kaj ni ĉiam nomis tion „dorskovrila teksto”. Alian vorton mi ne konas.
Resumo: Mallongigo de io pli longe dirita. http://www.reta-vortaro.de/revo/art/sum.html#sum.re0o
Blurb = a brief advertisement or announcement, especially a laudatory one. http://www.dictionary.com/browse/blurb
Vi povas diri teksta reklamo aŭ resumo.