3

Ĉu iu scias la etimologion de «ĉikani», kaj el kiu lingvo ĝi venas, ktp?

Mi suspektis, ke ĝi eble venas de la japana vorto 痴漢 (chikan), kiu signifas pli-malpli "molestanto", kaj ĝia signifo do similas al "ĉikananto". Sed ŝajne "ĉikani" estas vorto el la Fundamento, kaj ne ŝajnas al mi tre probabla, ke Zamenhof elektus japanan vorton por tio.

6

Laŭ Vilborg, ĝi venis de franca chicaner, germana schikanieren, kaj pola szykanowac'. Por komparo, li mencias ankaŭ la anglan chicanery kaj la portugalan chicanar. Li cetere notas:

Origine la citita etimologio koncernis nur la formon, ĉar Zamenhof atribuis al la radiko la signifon "babili malicaĵojn"; post kiam klaĉi estis oficialigita (4-a Oficiala Aldono), la signifo de ĉikan/i konformiĝis al tiu de la nacilingva responda vorto.

2

Ĝi estas franca vorto de nekonata fonto.

http://www.etymonline.com/index.php?term=chicanery

Your Answer

By clicking “Post Your Answer”, you agree to our terms of service, privacy policy and cookie policy

Not the answer you're looking for? Browse other questions tagged or ask your own question.