Ĉu iu scias la etimologion de «ĉikani», kaj el kiu lingvo ĝi venas, ktp?
Mi suspektis, ke ĝi eble venas de la japana vorto 痴漢 (chikan), kiu signifas pli-malpli "molestanto", kaj ĝia signifo do similas al "ĉikananto". Sed ŝajne "ĉikani" estas vorto el la Fundamento, kaj ne ŝajnas al mi tre probabla, ke Zamenhof elektus japanan vorton por tio.