Mi lernis ke Esperanto permesas kunigi leksemojn nur per
- "-o-" inter la partoj (lunolumo)
- "-" inter la partoj (lun-lumo)
- neniu inter la partoj (lunlumo)
Kaj ankaŭ ke kiam oni uzas numeralojn, la "-a-" afikso estas permisita por montri la ordnaturon de la radiko. Ezemple "triafoje" distingiĝas ol "trifoje".
Sed en AKTOJ de la AKADEMIO 1968-1974 - Baza Radikaro Oficiala, mi trovas kunligadon per "-e-": "prunte = per prunto (per tia kontrakto) kaj prunti = manifestiĝi per prunto, do la verbo restas same neŭtralsignifa kaj povas esti precizigita per esprimoj kiel deprunti, alprunti, aŭ pruntepreni/pruntedoni".
Do la demando estas, ĉu oni ĉiam povas uzi "-e-", kaj ankaŭ "-a-" kiel kunigilo? Aŭ eĉ "-i-" aŭ "-u-" kiel rilata al la verba signifo?