6

Kiam komputilaj programoj faras ion, kaj kiam tiu io bezonas tempon por kompletiĝi, je la fino la programoj foje montrus la vorton:

Done!

Kiel traduki tion al Esperanto? Kompreneble, tiu vorto devus esti parto el pli longa frazo, sed kia frazo? (Por ke oni povu elekti la ĝustan vorton el tio.) Jen kelkaj ideoj:

Ĉio estas farita! — do ni povus mallongigi ĉi tion al → Farita!

Ĉio esats preta/pretigita!Preta!Pretigita!

La proceso/ago finiĝis!Finiĝis!

La proceso/ago estas finita!Finita!

Kion oni elektu? (Kiam la spaco estas limigita.)

4 Answers 4

3

Finita, finiĝis, aŭ farita estas bona vorto.

Ĉi tiu bildo estas el Edukado. Ĝi diris la vorton 'farita' post kiam oni faris teston.

enter image description here

1

Laŭ mia sento „Preta!” plej ofte taŭgas.

1

Estas mirige, ke neniu ĝisnuna respondinto sentis bezonon de adverba finaĵo. Memoru, el la Proverbaro Esperanta (n-ro 843, alfabete 361):

Dirite, farite!Z

Tiaj adverboj estas oftegaj en la ĉiutaga Esperanto, speciale farite! ĉe la fino de taskoj, aŭ komprenite! post ricevo de instrukcioj aŭ klarigoj, aŭ interkonsentite!... la listo estas longa.

Ĉu oni komprenas tiajn formojn kiel perverbajn priskribojn de subkomprenataj ke-subfrazoj (estas interkonsentite, ke ni faru tion), ĉu kiel perverbajn priskribojn en sensubjektaj frazoj (estas farite!), ili bezonas e-finaĵon (PMEG).

Vere, adjektivo eblas nur, kiam eblas apliki ĝin al substantivo. Do, rezulto: farita funkcias, ĉar temas pri farita testo. Do, se vi printus

Tasko farita

mi ne kontraŭus. Tamen, simpla angla done! tradukiĝas per farite!

Ho, nun ke mi pensas pri tio, al koncizemulo sufiĉus tutsimpla ite! ...

0

Farita! estas bone laŭ mi, kaj bone iras kun aliaj oftaj samkuntekstaj utilaj vortoj:

  • "faranta" (work in progress)
  • "farenda" (to do)
  • "farinda" (mi konas nenion idiotisman Anglan ekvivalento).

Ankaŭ anstataŭ "DONE", foje estas uzita "OK" kaj "KO", depende de la rezulto, kiu sukcesis aŭ malsukscsis. Por tio oni povas uzi ekzemple "BONE" kaj "MISE".

Your Answer

By clicking “Post Your Answer”, you agree to our terms of service and acknowledge that you have read and understand our privacy policy and code of conduct.

Not the answer you're looking for? Browse other questions tagged or ask your own question.