4

Vikipedio proponas "tabo" sed ne provizas fonton, sed revo konsentas, kvankam PIV ne enhavas ĝin. Oni ankaŭ trovas

  • entabeligo (komputeko)
  • tabelo (majstro.com)
  • tabopaŝo (majstro.com)

Nu, mi preferus derivaĵo de la "spac/" radiko, ĉar oni jam uzas ĝin kun spaceto. Ĉu vi konas tielan tradukon?

3

Fakte ankaŭ Komputeko enhavas la vorton tabo kun la angla traduko tab character. La vorto ankaŭ troveblas en la Komputada Leksikono, kun la anglaj tradukoj "tab, tabulator, tabulation". Ĉar la Komputada Leksikono kaj la Komputeko estas la plej fidindaj terminaroj por komputado-rilataj terminoj, mi pensas, ke temas pri bone establita termino. Termino kun spac/ anstataŭ tab/ laŭ mi nur kreus konfuzon.

| improve this answer | |
  • Kio pri tabspac(et)o? Aŭ tabsigno, se oni uzas spacsigno anstataŭ spaceto (kiu laŭ mi estas konfuza, ĉar ekzistas plimalpi larĝa da spacaj signoj). – psychoslave Feb 8 '17 at 16:34
-2

Nu, mi preferus derivaĵo de la "spac/" radiko, ĉar oni jam uzas ĝin kun spaceto. Ĉu vi konas tielan tradukon?

Laŭ mi la vorto speceto estas malgranda spaco. Estas unu komputila spaco. Ekzemple, tabo povas esti kvar komputilaj spacoj.

| improve this answer | |
  • 3
    Tabo ne estas simple „kvar spacoj“, ĝi estas tute alia signo. Multe da redaktiloj kaj aliaj programoj donas al la uzanto la eblon agordi kiel la tabo aspektu. – Lyubomir Vasilev Feb 9 '17 at 8:23

Your Answer

By clicking “Post Your Answer”, you agree to our terms of service, privacy policy and cookie policy

Not the answer you're looking for? Browse other questions tagged or ask your own question.