9

En la nederlanda libro “Esperanto Grammatica met oefeningen” (“Esperanta Gramatiko kun ekzercoj”) de Roel Haveman kaj Arjen-Sjoerd de Vries skribiĝas la jena en la sekcio pri la volitivo:

Post esperi (…) kaj timi (…) la volitivo ne estas uzata. Oni eble povas senti tion, se oni ŝanĝas la frazon en la rektan parolon. Tiam iom klariĝas, ke ‘espero’ kaj ‘timo’ temas pri faktaj, kaj ne (ne)dezirataj, situacioj. Do:
Ni esperas, ke niaj manĝaĵoj bone gustos al vi. (…)
(Ni esperas: ‘niaj manĝaĵoj bone gustos al vi.’)
Ni timas, ke niaj manĝaĵoj malbone gustos al vi. (…)
(Ni timas: ‘niaj manĝaĵoj malbone gustos al vi.’)

(La traduko estas mia, la emfazo ne. La emfazo originale estas in Esperanto. La ellasitaj partoj estis nederlandaj tradukoj.)

Mi ne povas ‘senti’, ke espero temas pri faktaj situacioj. Se mi esperas ion, mi certe volas, ke tio okazu aŭ estiĝu. Kompreneble, mi esperas nerealajn aferojn! Kiel tiuj aferoj povas esti faktaj? Do tio ŝajnas bona uzo por la volitivo laŭ mi. Aliflanke, mi antaŭe neniam pensis pri la ebleco uzi la volitivon por timo. Mi simple neniam faras tion intuicie.

Do: Kial oni ne uzu la volitivon en subpropozicioj, subordigitaj al propozicio kun espero aŭ timo.

3 Answers 3

5

Oni ja povas uzi la volitivon post "esperi".

Zamenhof ŝajne ne uzis la volitivon post "esperi", sed ja post "voli". Tio verŝajne estas la kialo por la klarigoj en la nederlanda libro, kiun vi citas. Sed jam la samtempuloj de Zamenhof komencis uzi la volitivon post "esperi", kaj nuntempe tio estas konsiderata tute normala. Jen kelkaj ekzemploj de bonaj aŭtoroj el diversaj tempoj:

Ni devas labori, por ke estu pli da loko ol ni iam esperas, ke ĝi havu (Langlet/Luin, 1895) ĉu oni povas esperi, ke ĉi tiu historie signifa verko estu baldaŭ represata (Valienne, 1907) poste ili povas trankvile sidi apud la truo kaj esperi, ke iu malsata fiŝo englutu la muŝlarvon kaj hokon (Manotao, 1997-2003)

Kaj eble plej konvinke, eĉ PMEG instruas la eblon uzi la volitivon post "esperi":

Mi tre esperas, ke lia barbo ne kresku

Post "timi" oni efektive ne uzas la volitivon, ĉar tio ne vere estas senchava, kiel vi jam mem rimarikis. Tio, kion oni timas, je ne estas dezirata aŭ celata.

5
  • Dankon pro tio! Fakte, nun mi estas iom konfuzata pri tio, kio estas la diferenco inter esperi+-u kaj esperi+-os… Mi pensas, ke la kialo, ke ‘timi’ estas menciita, estas, ke ankaŭ negacioj de deziroj ktp estu en la volitivo. Commented Aug 29, 2016 at 18:44
  • 2
    @Joffysloffy: Ne estas vera signifodiferenco inter esperi+-u kaj esperi+-os. Eble kelkaj sentas nuancan diferencon, sed mi ne sentas tian diferencon (kaj mi ja estas tre sperta parolanto de Esperanto, kiu uzas Esperanton ĉiutage kaj estas membro de la Akadmeio de Esperanto). Do mi malrekomendus provi esprimi iun nuancan diferencon per tiu elekto de la verba finaĵo. Oni simple konsideru la du esprimmanierojn sinonimaj. Commented Aug 31, 2016 at 10:33
  • @MarcosCramer Tute klare! Dankon pro la klarigo! Commented Aug 31, 2016 at 10:39
  • @Joffysloffy: Ĉar vi ŝajne konsentas kun mia klarigo, mi petas vin marki mian respondon kiel plej bonan. La respondo de Hans Adler, kiu nuntempe estas markite de vi kiel plej bona respondo, ja baziĝas sur la erara kredo, ke vere ne eblas uzi la volitivon post "esperi". Commented Sep 9, 2016 at 12:44
  • @MarcosCramer Up! Vi ja pravas, sed mi forgesis pri tio! Commented Sep 9, 2016 at 12:47
5

Mi ne estas eksperto (ĉi tiu estas mia unua teksto en Esperanto post nur malmultaj semajnoj kun Duolingo!), sed aperas al mi ke la ekzemploj en la libro estas pli klara ol la ekspliko.

Voli, insisti, peti, kredi, esperi, timi, ... estas verboj, kiuj povas enkonduki nerektan parolon. En lingvo sen nerekta parolo, ni bezonus aliajn trukojn.

Tipaj ekzemploj:

  • Mi volas, ke vi aŭskultu min. → Aŭskultu min! Mi volas ĝin.
  • Mi insistas, ke vi restu kaj trinku teon. → Restu kaj trinku teon! Mi insistas pri ĝin.
  • Mi petas, ke vi ne plu skribu al mi. → Ne plu skribu al mi! Mi petas ĝin.
  • Mi kredas, ke pastaĵoj estas sanktaj. → Ĉu pastaĵoj estas sanktoj? Mi kredas ĝin.
  • Mi esperas, ke pluvos. → Ĉu pluvos? Mi esperas ĝin.
  • Mi timas, ke mi perdis miajn ŝlosilojn. → Ĉu mi perdis miajn ŝlosilojn? Mi timis ĝin.

Same kiel en la ekzemploj, aŭskulti, insisti kaj peti norme esprimas komandon aŭ ordonon. Oni povas uzi tiuj verboj en metafora senco, sed tiu estas derivita senco por emfazi ion. La emfazo estas pli efika se oni konservas la volitivon/imperativon:

  • Mi volas, ke mia ŝlosilo ne estu en la ŝlosita aŭto. → Ŝlosilo mia, ne estu en la ŝlosita aŭto! Mi (ne) volas ĝin.

Same kiel en la ekzemploj, kredi, esperi kaj timi norme esprimas konjektoj pri la realo, kvankam foje kolorigitaj de (mal)deziro. Oni povas uzi tiuj verboj en metafora senco por esprimi ordonoj, sed tiu estas derivita senco por bonmanieri. Estas pli ĝentila se oni konservas la indikativon:

  • Mi esperas, ke vi nun komencis fari viajn hejmtaskojn. → Ĉu vi nun komencis fari viajn hejmtaskojn? Mi esperas ĝin.

Se oni uzus la imperativon, estus malpli ĝentila, kaj la verbo esperikredi estus netaŭga:

  • Mi esperas(???), ke vi nun komencu fari viajn hejmtaskojn. → Komencu fari viajn hejmtaskojn! Mi esperas(???) ĝin.
  • Mi kredas(???), ke pastaĵoj estu sanktaj. → Pastaĵoj estu sanktoj! Mi kredas(???) ĝin.

Malgraŭ tio, mi kredas, ke ĉi tiu estas bona maniero por esprimi ŝajnĝentilan ordonon. Sed kun timi estus totale bizara:

  • Mi timas, ke mi perdu(???) miajn ŝlosilojn. → Mi perdu(???) miajn ŝlosilojn! Mi timis ĝin.

Ankaŭ kun esperi, la imperativo eblas bizari:

  • Mi esperas, ke pluvu(???). → Pluvu(???)! Mi esperas(???) ĝin.
  • Ni esperas, ke niaj manĝaĵoj bone gustu(???) al vi. → Manĝaĵoj, bone gustu(???) al li/ŝi/ili! Mi esperas(???) ĝin.
1
  • Dividante la frazojn tiumaniere, vi ja pli klarigas la aferon ol la libro! Dankon pro tio; mi pensas, ke mi komprenas! Commented Aug 28, 2016 at 13:42
3

Oni ja povas uzi u-verbon post esperi'. PMEG enhavas kelkajn ekzemplojn:

http://bertilow.com/pmeg/gramatiko/verboj/vola.html#i-zd8

Your Answer

By clicking “Post Your Answer”, you agree to our terms of service and acknowledge you have read our privacy policy.

Not the answer you're looking for? Browse other questions tagged or ask your own question.