En la lasta numero de la revuo La Ondo de Esperanto (februaro 2017), mi legis la jenan frazon:
Mi mencios ankaŭ plurajn agadojn, en kiujn mi estas envolvita – ĉar tiujn mi plej bone konas.
Sendube, la intencita signifo de "envolvita" estas involved. Tamen, nek PIV nek ReVo apogas tiun uzon de envolvi. Nun, kiel oni povus traduki to be involved in?
Amuze, la respondo eble kuŝas en la sama numero de la Ondo. Kelkaj paĝoj sube, ja aperas la verbo "enplektiti", plej verŝajne en la senco de to be involved. En la Tekstaro, mi trovis plurajn uzojn de "enplektiti", "enplekti sin" aŭ "enplektiĝi" kun simila senco. Sed, denove, mi ne povas pravigi tiun uzadon surbaze de iu ajn vortaro.
Ĉu vi apogas "enplekt*" aŭ proponas alian elturniĝon?