Laŭ mia scio ne ekzistas tradicia, fiksita esprimo por tio en Esperanto.
Depende de la kunteksto, precipe laŭ tio, ĉu oni aprobas la dirataĵon aŭ ne, oni povas ĝin esprimi laŭ la jenaj manieroj:
One shouldn’t combine words in Esperanto just for the sake of it.
"Oni ne kombinu vortojn en Esperanto sen sufiĉa/vera/bona kialo.
We drove around town just for the sake of it.
Ni vage veturis tra la urbo sencele/simple pro emo.
Estas interese, la germana havas la saman esprimon kiel la bulgara: einfach so "simple tiel", kaj la pola similan: (po prostu) tak o "(simple) tiel jen". Mi ĵus iomete serĉis, kaj foje oni povas trovi tiun esprimon proksimume en la signifo ĉi tie celata ankaŭ en Esperanto, unu fojon eĉ e Zamenhof (en la traduko de La Revizoro):
Nu, tute egale. Mi ja nur simple tiel diris. Bone, estu sesdek-kvin rubloj
Do, estus interese ekscii, ĉu ankaŭ aliaj lingvoj esprimas tion simile, tiam oni povus ja sen granda ĝeno ekuzi la simplan simple tiel.