9

Laŭ PIV, «muĝi» signifas:

1. Bleki, kiel bovo.

2. (figurasence) Aŭdigi fortan, obtuzan, longe tiratan sonon: muĝanta popolamaso.

Ŝajnas do, ke «bleki kiel bovo» estas la precipa signifo, ĉu ne? Tamen kiam me serĉas en la Tekstaro, mi trovis entute 110 uzojn de la verbo «muĝi», el kiuj nur ses (6) estas por bovoj… Mi do serĉis en aliaj vortaroj.

En la Esperanto-English Dictionary fare de A. Motteau (3-a eldono, 1907), kiu estas aprobita de D-o Zamenhof laŭ la kovrilo, jen la difino, kiun mi trovis (paĝo 96):

muĝ-i, to roar (wind, waves, etc.).

Laŭ la Webster de 1913, tio respondas al tiu difino:

2. To make a loud, confused sound, as winds, waves, passing vehicles, a crowd of persons when shouting together, or the like.

Kie estas la bovoj?

En la Dictionnaire Esperanto-Français de Louis de Beaufront (1904), oni trovas la saman difinon (paĝo 115):

muĝ, mugir (le vent, la tempête, les flots).

Denove, oni diras, ke «muĝi» devas uziĝi nur pri la vento, la ŝtormo kaj la maro. Kie estas la bovoj?

La Fundamento de Esperanto (1905) donas difinojn tre malklarajn por «muĝ» (paĝo 140). Por la franca, ĝi tradukiĝas per «mugir». Nu, «mugir» estas tre vasta vorto, kiu povas uziĝi tiel bone pri bovoj, kiel pri hipopotamoj, panteroj, leonoj, kaj… eĉ torentoj, orgenoj, ktp.

Sed ĉu hipopotamoj, panteroj kaj leonoj blekas kiel bovoj?

Finfine la Akademia Vortaro donas al «muĝ» la sekvaj tradukoj:

  • France: mugir
  • Angle: roar (wind, etc.)
  • Germane: brausen, brüllen
  • Pole: huczeć, ryczeć
  • Ruse: шипѣть

Nu! Mi scias nur la francan kaj la anglan, sed laŭ mia serĉado en la interreto «шипѣть» (kiu nun skribiĝas шипеть) havas nenian rilaton kun bovoj…

Tio, kio plej mirigas min, estas, ke «muĝi» uziĝas pli ofte pri leonoj ol pri bovoj (13 fojoj kontraŭ 6) en la Tekstaro. Ĉu tio signifas, ke la leonoj blekas kiel bovoj? Mi memoras neniam aŭdi leonon fari similan sonon…

Do mia mallonga demando estas, ĉu la vorto «muĝi» havas klaran difinon? Aŭ ĉu ĝi estas vorto, kiun ĉiuj uzas kun la signifo, kiun ni volas? Kial ĝi nuntempe uziĝas tiom forte pri bovoj, sed ne pri leonoj, eĉ se la literaturo Esperanta subtenas la leonojn pli ol la bovoj?

6

Estas konate, ke bestoblekoj estas inter la malplej internaciigeblaj vortoj. Ili produktas metaforojn, kiuj sonas absurdaj trans lingvaj limoj.

Mi scias, ke en la angla oni diras, ke vento blekas kiel leono (roars), kaj mi diras tion se mi parolas angle, sed mia plejprofundo restas konvinkita, ke vento blekas kiel bovo, kiel en la malnovaj fabeloj en mia denaska itala.

Do, se en Esperanto ni havas unusolan verbon por la blekoj de leono kaj bovo, kaj ja ankaŭ de vento, mi vidas neniun problemon. Mi eĉ dirus, ke tiel vaste difinita signifo-spaco devas enteni ankaŭ la blekon de cervo. Kaj fakte, tiel estas, kiel konfirmas tiu ĉi paĝo... (Kaj konstatu, ke tiun paĝon verkis usonanoj, kiuj opiniis neakceptebla la fakton, ke leono muĝas, do ili skribis roras... sed la Tekstaro atestas kontraŭe.)

Estas ankaŭ nesurprize, ke muĝi entenas la bruojn de maraj ondoj kaj homamasoj, ĉu koleraj (en la itala, kiel bovo), ĉu tre koleraj (en la itala, kiel leono)...

ĉu la vorto «muĝi» havas klaran difinon?

Jes, muĝi havas klaran signifon, difinitan komence de Z kaj poste de la lingva tradicio. En la aro de eblaj bruoj ĝi reprezentas sub-aron koheran, eĉ se pli vastan ol tiu de la vortoj de la de vi konataj lingvoj.

Serĉante en la Tekstaro oni vidas, kiuj estas la limoj de tiu subaro. Tion vi jam faris, do vi devas nur alkutimiĝi al la ideo, ke Esperanto povas bonege pluvivi sen la distingoj de aliaj lingvoj. Oni ja povas distingi per adjektoj, pliklarigoj, frazturnoj... oni ne nepre faru tion per malsamaj radikoj.

Sed ĉu hipopotamoj, panteroj kaj leonoj blekas kiel bovoj?

Kompreneble ne, sed ĉiu ekzistanta vorto de ĉiu ekzistanta lingvo entenas en sia signifo multajn malsamajn aferojn. Do, en Esperanto, ĉiuj tiuj bestoj malsame muĝas. Parto de la fascino de ligvolernado fontas el la malkovro, kiujn aferojn kiu lingvo metis en kiun sakon...

La alternativo estus inventi vorton por la bleko de ĉiu unuopa besto en la mondo, ĉar, estu certa, kiel ajn oni klasifikas la blekojn, ekzistas lingvo, kiu distingas inter du bestoj, kiujn vi klasifikis kune. Jam la vortoj listigitaj en la supre alligita paĝo laŭ mia gusto estas iom tro multaj: ĉu vi volas ilin ankoraŭ pliigi?

En la tekstaro oni trovas la frazon lokomotivoj sur la surbordo siblas, muĝas kaj fajfas, kiu estas bona ekzemplo de tri distingendaj verboj: fajfi diferencas de la aliaj du per tio, ke ĝi entenas, tipe, belsonecon: merlo, najtingalo, belkantaj birdoj fajfas. Ankaŭ lokomotivoj fajfas, signalcele, eble malpli bele, sed ĉiam pli bele ol tiel, kiel ili muĝas kaj siblas en sia funkciado. Ĉi tie oni havas diferencon de tonalto: muĝado estas pli profunda, siblado pli akuta.

Ĉar lokomotivo muĝas pro forbloviĝanta vaporo, anstataŭ muĝi oni povus ĉikaze uzi ŝuŝi: ĉi-lasta verbo, kiel klarigas PIV, tipe reprezentas la bruon de “gaso eliranta sub forta premo el mallarĝa tubo”. Ne ĉiuj muĝoj estas ŝuŝoj (ekzemple muĝo de leono ne), sed ankaŭ ne ĉiuj ŝuŝoj estas muĝoj: ili povas esti tiel akutaj, ke ili estas sibloj. Jen ekzemplo de verboj, kies signifaroj havas komunaĵon, sed ne samas.

En tiu signifo-spaco situas ankaŭ la rusa шипеть, kies signifon mi kontrolis en unulingva vortaro. Ĝi estas baze “soni kiel litero ŝ”, do kaj sibli kaj ŝuŝi kaj multaj aliaj verboj. En tiu vortaro estas interesaj ekzemploj de шипеть-antoj, laŭ ordo: serpentoj, ansero, grasaĵo en varmega pato, akvo en krano, ĉampano, samovaro, radioricevilo. Nu, mi diris, ke blekoj kaj bruoj estas tre malfacile internaciigeblaj... Ĉiuokaze, eĉ se ветер шипит, la vento muĝas, estas tre malfacile trovi muĝanton, kiu povas senprobleme funkcii kun ĉiuj verboj de la UV en la respektivaj lingvoj.

Tamen, kiel ĉe multaj vortoj, la signifo evoluis. Franclingvaj vortaristoj kiel Grosjean-Maupin kaj Waringhien vidis, ke la radiko estis francaspekta kaj fiksis france orientitan, bovo-bazitan signifon, kiun oni trovas en la Plena Vortaro de 1933 kaj kiun lernis la lingvanaro. La Tekstaro montras, kiel la vorto estis kaj estas uzata.

  • 1
    Dankon pro la respondo. Tamen, vi ne menciis la rusan Fundamentan tradukon de muĝi, шипеть, kiu signifas «sibli» laŭ la rusparolantoj, kiuj respondis al mi en Telegram, aŭ kiu signifas «ŝuŝi» laŭ la Reta Vortaro… Certe la lasta vorto pli taŭgas, ĉar oni trovas tiun frazon en la Tekstaro: lokomotivoj sur la surbordo siblas, muĝas kaj fajfas. Ĉu muĝi estas sinonimo de ŝuŝi en tiu frazo? Ho! kaj vi skribis, ke hipopotamoj, panteroj kaj leonoj ne blekas kiel bovoj. Sed ĉu ili muĝas? – maliktunga Mar 23 '17 at 1:38
  • @maliktunga Dankon pro via komento. Sekve de ĝi mi signife plilongigis mian respondon. – Dario Mar 24 '17 at 0:23
  • Estas interese, ke la granda estimata esperanto-rusa vortaro de Boris Kondratjev (rueo.ru) tute ne enhavas signifon "шипеть" ("sibli") por la vorto. Laŭ ĝi, "muĝi" ("реветь", "мычать") esprimas ĝuste sonojn de bovo, ŝtormo, akvofalo, homamaso ktp. – Garsia Mar 24 '17 at 7:24
  • Dankegon por tiu komento! Mi vidis, ke vi aldonis ĝin kiel respondon, do mi ne aldonos ĝin al la mia, kiu jam estas tre longa. – Dario Mar 24 '17 at 11:16
6

Mi volas aldoni kelkajn, ni diru, etimologiajn konsiderojn al tiu interesa kaj malfacila demando. Laŭ la Akademia Vortaro, kiel jam dirite, estas la jenaj tradukoj (kun aldono de la signifokampo):

  • France: mugir (bruto, vento)
  • Angle: roar (rabobestoj, bruto, vento)
  • Germane: brausen, brüllen (maro, vento, bruto)
  • Ruse: шипeть (kato, serpento: efektive la vorto signifas "sibli, ŝuŝi, kraĉospiri")
  • Pole: huczeć, ryczeć (maro, vento, pafilego, bruto)

Do, komunaĵo inter ili estas, kiel skribas PIV, la malalta, brua sono, kaj tio povas koncerni kaj bestojn kaj veteron. Pripensu ankaŭ, ke bovoj ne vere muĝas per tia mallaŭta, mallonga 'mu', kiel ni diras al infanoj; male ili vere laŭte kaj longa blekas, sufiĉe komparebla al ekz. leonoj, kvankam la kvalito estas kompreneble alia. Tio estas jam la versio kun Akademiaj Korektoj, la Universala Vortaro origine havis tion:

  • France: mugir (bruto, vento)
  • Angle: rush (tio estas fakte "hasti")
  • Germane: brausen, zischen (maro, vento, serpento)
  • Ruse: шипeть (kato, serpento: efektive la vorto signifas "sibli, ŝuŝi, kraĉospiri")
  • Pole: burzyć się, wrzeć (tio estas fakte "bol(eg)i, ondadi", do forta moviĝo de akvo)

La signifoj ne estas kunigeblaj, pro kio Akademiaj korektoj estis necesaj. Tamen oni devas konsideri, ke Z nur mezbone regis la francan kaj apenaŭ la anglan, dum la rusa estis lia gepatra, la pola lia ĉiutaga kaj la germana lia plej forta fremda lingvoj. Kaj tiujn tri lingvojn oni povas efektive signife kunigi, nome tiel, ke en ili komuna estas la elemento de sibla aŭ ŝuŝa sono, kian eligas serpentoj aŭ io pro gasa premo.* Kaj efektive Z uzis muĝi laŭ la atestoj en la Tekstaro nur en tiu signifo, do ne por nomi ian obtuzan sonon, sed laŭtan ŝuŝan (la unua estas el "La batalo de'l vivo", tre frua teksto, kaj la dua el "Fabeloj de Andersen III", tre malfrua):

la krakado de la teleroj kaj pladoj, la muĝado de la patoj, la skuiĝado de la kaseroloj la kolo de botelo, kiu ekmuĝis, kiam la korko brue elsaltis

Ŝajnas al mi, ke ni origine havis okazon kiel ĉe la prepozicio ĉe: Latinida formo (franca chez), slava signifo (rusa y). Eble jam en la tempo de Zamenhof**, trompate de la ekstera formo kaj pro la simila uzo rilate venton (kiu povas ja eligi diversajn sonojn), la parolantoj ŝanĝis la kvaliton de la sono priskribata per muĝi de alta, sibla al malalta, brua.

Ĉar la Akademiaj korektoj estas oficialaj, oni devas nun uzi la vorton laŭ tiu pli nova signifo, la pli frua signifo estas arkaika.

*Oni povus obĵeti, ke la radiko SIBL' ja ekzistas jam en la UV. Efektive ankaŭ ĝi havas tie la rusan tradukon шипeть, sed kun indiko "rilate elparolon". Z uzis la verbon sibli ne por la laŭta sono ekz. de serpentoj, sed por la tre alta, mallaŭta de musoj, flugantaj sagoj/kugloj.

**Sed komparu ĉi tiun citaĵon el "Ĉu li", kiu groteske sonas laŭ la hodiaŭa signifo:

Jes, muĝis Reĝino per siblanta apenaŭ distingebla voĉo

  • +1 pro la vidpunkto laŭ oficialeco. Tamen, ĉu vere vento ne devus esti aldonita almenaŭ al la germana kaj rusa klarigoj? La polan mi ne konas, do mi ne povas juĝi pri w kominie huczał wiatr “en la kameno muĝis vento” (?) guglebla en libro pri Auschwitz... Mi tamen korektis mian respondon pri vento en la komunaĵo de la signifaroj de la UV-difinoj. – Dario Mar 24 '17 at 11:58
  • Ĉu vi konsentas, ke tiu groteske muĝanta reĝino nunligve estus grumblanta? (alia signifo de шипеть, cetere.) – Dario Mar 24 '17 at 12:05
  • 1. Jes, mi aldonu venton ĉe la germana (brausen, sed ne brüllen) kaj pola (tion mi ne konas, huk ĉiam ŝajnis al mi ĉiam io laŭta, subita, sed mi ne estas denaska parolanto), pri la rusa mi ne kompetentas. 2. Rilate la reĝinon, mi ne tute scias, kion mi nun dirus, ĉar ni ja havas kaŭzon dubi, ĉu ni (kaj Valienne ;-)) vere bona komprenas muĝi. – Cyril Robert Brosch Mar 24 '17 at 21:07
5

”Kial ĝi nuntempe uziĝas tiel forte pri bovoj”: Tion kaŭzis tre verŝajne (!) la popularega Jutubaĵo ”Dek Bovinoj”. Kiam mi unuafoje aŭskultis la kanton lastjare, mi fakte ŝokiĝis, ĉar mi ĉiam kredis ke muĝas leonoj kaj tigroj, dum blekas ekz-e gebovoj (ĉevaloj henas). Do, ”10 Bovinoj” por mi eksonis tute absurde, kvazaŭ tiuj taŭrinoj leone bruus! :-D Ĉu jen vera ekzemplo de dialekta diverseco ene de Esperanto?

La asocion inter grandaj rabobestoj kaj ”muĝi” mi ĉerpis ŝajne el la literaturaĵoj, kiujn mi legis, interalie la jena poemo de Lu Jixin:

ENKAĜITA TIGRO :

Kaĝe

Kaĝe

muĝas ĝi sovaĝe

kor' neniam pigra

dignas kapo tigra

grati

grati

por al mont' paradi

  • Ne ekzistas dubo, ke se diverslandaj esperantistoj ne parolus konstante inter si, ĝuste en tiu ĉi tereno la lingvo rapide disdialektiĝus. +1 pro la bela, oportuna citaĵo el Ĉinio. – Dario Mar 24 '17 at 0:30
  • Ankaŭ mi konis muĝi precipe el alia kunteksto, kaj ĝia priskribo de la malforta "mu" en la kanto ŝajnis al mia jam preskaŭ ironia. Sed pri ti certe ankaŭ kulpas, ke en la hodiaŭa germana, mia denaska lingvo, estas du vortoj por la blekado de leonoj kaj bovoj. – Cyril Robert Brosch Mar 24 '17 at 8:16
  • Eble pro la kanto nun okazadas asociiĝo inter la du iom samsonaj vortoj ”mu” kaj ”muĝi”? Kiel Lu Jixin mi ĉiam komprenis muĝadon kiel sovaĝan, fortan. Katoj miaŭas, tigroj muĝas… Do, se la ĝenerala kompreno estas ke eĉ trankvilaj bovinoj muĝas – mi havas novan demandon: Ĉu muĝas kaj leono kaj muso? :-) – Bjørn Mar 24 '17 at 10:52
2

Mi fakte ne komprenas la problemon. "Muĝi" estas speco de profunda ĝem-sono kiel tiu de bovino aŭ la maro. Ĉiuj difinioj kaj tiuj longaj klarigoj subtenas tiun ideon.

1

Estas interese, ke la granda estimata esperanto-rusa vortaro de Boris Kondratjev (rueo.ru) nuntempe tute ne atribuas signifon "шипеть" ("sibli") al la vorto. Laŭ ĝi, "muĝi" ("реветь", "мычать") esprimas ĝuste sonojn de bovo, ŝtormo, akvofalo, homamaso ktp.

Your Answer

By clicking "Post Your Answer", you agree to our terms of service, privacy policy and cookie policy

Not the answer you're looking for? Browse other questions tagged or ask your own question.