7

Manĝaĵoj kiuj estas lasataj tro longe iĝas malsanigaj kaj malbonodoraj. Kiel oni nomas tiun procezon en Esperanto? Ĉu simple "ĝi malboniĝas"? Laŭ mi, tio ne estas tute klara. Ekzemple pano ĉiutage iĝas pli seka kaj do pli malbona, sed nur kiam ekkreskas verdaj/blankaj punktoj sur ĝi mi taksas ĝin vere malsaniga.

  • 2
    Nek vere respondo nek komento, sed eble utila rimaĵo pri malboniĝintaĵoj por la ĉiutaga uzo: "En okazo de dubo ĝi estas rubo", kp. la anglan "If in doubt, throw it out". – Cyril Robert Brosch Mar 30 '17 at 11:04
  • Ah, estas amuze ankaux lerni tiajn dirajxojn flanke je la strikta lernado de vortoj kaj gramatiko. – Antonia Montaro Mar 31 '17 at 5:14
  • La reta PIV diras, ke ‘putri’ estas netransitiva, sed Benson, sub ‘spoil’, diras, ke ‘putri’ estas transitiva. – Mike Jones Apr 14 '17 at 2:12
11

Tio kompreneble dependas de la manĝaĵo.

Plej ĝenerale, manĝaĵoj malfreŝiĝas.

Pano sekiĝas, malfreŝiĝas, aŭ ŝimas.

Viando putriĝas (fariĝas putra; putras).

Fruktoj putriĝas (fariĝas putraj; putras).

Fiŝoj estas kiel gastoj - post tri tagoj ili fetoras.

  • 1
    Lingva atentigo: estas putri, ne putriĝi. La radiko en si jam enhavas la statŝanĝon. Krom tio mi konsentas kun via respondo. – Cyril Robert Brosch Mar 30 '17 at 7:25
  • 1
    Fakte, vi pravas sed efektive ambaŭ eblas kaj troviĝas en tre diversaj verkoj (inkluzive nur ekzemple kaj la nova kaj la manova testamentoj). Mi redaktos mian respondon. – Tomaso Alexander Mar 30 '17 at 10:02
2

Hmmm interesa demando ja estas tio ĉi. Mi ne certas ke tio ĉi estas la preciza aŭ sola respondo, sed mi dirus en tiu ĉi situacio "putri." Ekzemple, la pano ne estis manĝita dum tri tagoj kaj tiel ni putrigis ĝin.

Mi esperas ke tio helpis :3

0

La ŝimfunga pano estas putra.

ŝimfungo = Malgranda filamenta fungo... kreskanta en kaj sur malseka organika materialo, ekz. nutraĵoj ordinare putriganta ilin... - ReVo

putri = Malkomponiĝi, p. p. organisma substanco - ReVo

Your Answer

By clicking “Post Your Answer”, you agree to our terms of service, privacy policy and cookie policy

Not the answer you're looking for? Browse other questions tagged or ask your own question.