8

Mi rimarkis ke mi uzas "banĉambro" pri ajna necesejo kiu troviĝas en loĝejo. Do, kie ne nepre estas bankuvo. Ĉu tio malĝustas? Ĉu ĝustas nomi ĉambron kun necesseĝo, pelvo kaj eble ankaŭ duŝo, banĉambro?

9

Necesejo ne devas esti en banĉambro, ĝi povas havi propran kameron (kiu same nomiĝas necesejo). Estas tial nepre evitinde pruntepreni la usonan eŭfemismon "banĉambro", kiam oni fakte celas "necesejo" - oni povus sendiĝi al malsamaj ĉambroj.

Simile kiel en multaj etnaj lingvoj, ankaŭ en Esperanto banĉambro estas ajna ĉambro, kiu estas ĉefe destinita por purigi sin. Ne gravas, ĉu por tiu servas bankuvo aŭ duŝejo aŭ simpla pelvo. Tio estas konvencia esprimo, kaj oni ne plu povus paroli, se oni provus anstataŭigi ĉiujn konvenciajn esprimojn per enhave pli trafaj kaj severe ĝustaj.

6

Laŭ mi, absolute jes! Estas malĝuste diri ke necesejo estas banĉambro. Se iu diras "banĉambro" por "necesejo", temas pri eraro kaŭze de nacilingva influo.

  • 3
    Cxu vi povus klarigi al kiu demando vi jesas? Mi tiom konfuze metis plurajn en la afisxo. – Antonia Montaro Apr 3 '17 at 20:58
  • 1
    Vi pravas. Pardonon. Mi aldonis klarigon. – Tomaso Alexander Apr 4 '17 at 0:07
3

En restoracioj, gastejoj, ks., kie ĝenerale troviĝas necesejoj, eventuale kun lavaboj, sed ne veraj banejoj, estas eraro uzi por ili la vorton banejo.

En multaj landoj (ekz-e Francio) la kutimo ĉe privataj loĝejoj estas, ke necesseĝo troviĝas en malsama ĉambro ol lavpelvo, bankuvo, duŝo, kaj similcelaĵoj. En tiuj landoj ne povas ekzisti konfuzo inter necesejo kaj banejo, kaj ankaŭ tie estas eraro uzi la saman nomon por ambaŭ. Pravas Kirilo, ke la vorto banejo tamen plejofte estas uzata en la larĝa signifo de personlavejo, ankaŭ en situacioj, kie persona lavado okazas eĉ sen striktasenca banado.

Tamen, en aliaj landoj temas pri nur unu ĉambro, kie troviĝas ambaŭ instalaĵoj, kaj mi mem observis en Esperantlingvaj loĝejoj la jenajn tri uzadojn (sed bedaŭrinde mi ne povas dokumenti ties relativan oftecon, sendube influatan de etnolingvoj):

  • La ĉambro estas sisteme nomata banejo (aŭ banĉambro, vidu sube)
  • La ĉambro estas sisteme nomata necesejo
  • La ĉambro estas nomata, depende de la intenco, foje necesejo, foje banejo. (Mi mem apartenas al ĉi lasta skolo: kaj per la vorto necesejo mi vere celas ne la tutan ĉambron, sed tiun ĉambroparton, kie troviĝas necesejo. Sed tio jam estas tropedantaĵo...)

La vorto necesĉambro apenaŭ ekzistas (2 guglotrafoj). Ne ĉiuj banejoj estas banĉambroj, kaj tio klarigas kial banejo estas en Guglo trioble pli ofta ol banĉambro, sed multaj uzas la vorton banejo ankaŭ por hejmaj banĉambroj, kiel ankaŭ konfirmas tiuj guglotrafoj.

0

Banĉambro = Ĉambro por bano, duŝo, korpa purigado kaj flegado. - ReVo

Lavejo = Loko aranĝita por faciligi lavadon. - ReVo

Necesejo = Loko destinita por feki kaj urini; klozeto. - ReVo

Your Answer

By clicking “Post Your Answer”, you agree to our terms of service, privacy policy and cookie policy

Not the answer you're looking for? Browse other questions tagged or ask your own question.