Mi provis legi PIV, kaj ŝajnas ke la verbo "pagi" povas preni multajn objektojn; ricevanto, mono, ŝuldo. Sed kio pri tion kion oni ricevas reen? Tion kion oni aĉetas? Ĉu oni pagas "ĝin" aŭ "por ĝi"?
-
Memorigas min pri la tikla verbo ‘provizi’.– EulerSpoilerMar 9, 2021 at 9:44
1 Answer
Efektive en PIV estas multaj ekzemploj.
- mi pagis por la presado ĉirkaŭ 420 rublojnZ
- pagi la manĝojn, la loĝejonB
-
Ĉu ne la ekzemplo B simple montras anstataŭigon de prepozicio per akuzativo, simile al ”Mi vojaĝas Moskvon” por ”Mi vojaĝas al Moskvo”? Eble la fonto estis poezieca teksto kies aŭtoro tiel ”mallongigis” pro iu arta celo?– BjørnApr 14, 2017 at 6:55
-
Miaopnie, ne. Legu mem en PIV. Cetere, ne eblas libere anstatauxigi prepozicion per -n. Apr 14, 2017 at 12:01
-
Mi legis, kaj vi ŝajne pravas… Kiom da ebloj por la objekto de ”pagi”! Esperanto estas malfacila lingvo sufiĉe komplika! ’:-)– BjørnApr 14, 2017 at 22:06
-