4

Kiel oni mallongigas sekundo, minuto, horo, semajno, monato kaj jaro? En la angla estas sec, min, h, w, mo, kaj yr laŭ mi scio. Kio pri en Esperanto?

3

Mi scias ke almenaj kelkaj el tiuj ja havas kutimajn mallongigojn.

Oni povis indiki la aĝon de infano tiel:

  • Mi havas tri infanojn, Adamo (5j), Karlo (4j), kaj Gretil (3j).

Jaro (j.) kaj jarcento (jc.) troviĝas en la jena listo.

http://www.kafejo.com/lingvoj/auxlangs/eo/mallongi.htm

En la diskuto pri la horo, oni klarigis ke eblas diri la horon tiel

  • 3h15 - la tria horo kaj dek kvin.

Mi iom dubas cxu la aliaj havas vaste konatajn mallongigojn.

1

PIV donas nur s por ”sekundo” kaj min por ”minuto”. Do eble ni inventu la ceterajn?

Jen ideo: s, min, h, sem, mon, j.

Aŭ eĉ: s, min, hr, sem, mon, jr.

2
  • 1
    Mi kredas ke oni ne respondu en Esperanto Stack Exchange per nuraj elpensajxoj. Apr 15 '17 at 18:56
  • Bone, mi respektas vian opinion. Laŭ mia sperto ekzistas kutimo inter Esperantistoj inventi novajn vortojn – ekz-e tiel ekiĝis la vorto ”mojosa” por Angla cool; kaj mi do eble iel tro rapide sentis tiun emon. :-)
    – Bjørn
    Apr 15 '17 at 19:14

Your Answer

By clicking “Post Your Answer”, you agree to our terms of service, privacy policy and cookie policy

Not the answer you're looking for? Browse other questions tagged or ask your own question.