6

Kiam mi komencis studi Esperanton mi lernis ke oni diras «estas» kiel tradukon de la angla «there is/are» aŭ la franca «il y a». Tamen, lastetempe mi ofte aŭdas «ekzistas» uzatan en tiu senco. Ekzemple, povas esti frazoj kiel la jenaj:

Ekzistas vespermanĝo por vi en la fridujo.

Ĉu ekzistas uzantoj de Amikumu en Antartiko?

Por mi tiu vortumo ŝajnas stranga. Ŝajnas al mi ke estas nuanca diferenco inter la signifoj de estas kaj ekzistas, kaj ekzistas pli taŭgus en frazoj kiel la jena:

Ĉu vi sciis ke ekzistas specio de vespo kiu demetas siajn ovojn en figojn?

Ĉu oni povus diri ke la uzo en la unuaj du ekzemploj estas erara? Aŭ ĉu ĝi estas evoluo de la lingvo, aŭ ĉu mi simple malbone komprenas la vorton?

1 Answer 1

6

Por esprimi ĉeeston oni daŭre uzas kaj uzu estas. La vorto ekzisti estas tre emfaza (laŭ PIV "efektive kaj nune esti"), kaj almenaŭ en la unua ekzemplo ĝi laŭ mi estas klare erara.

Tamen mi ne certas pri la dua ekzemplo, ĝi povus esti lima okazo tre substrekita esti, do en la senco "ĉu entute estas iaj uzantoj". Tia uzo ŝajne ne estas Zamenhofa, sed troviĝas jam ĉe Kabe: "ekzistas urbanoj, kiuj neniam vidis kamparon".

Your Answer

By clicking “Post Your Answer”, you agree to our terms of service and acknowledge that you have read and understand our privacy policy and code of conduct.

Not the answer you're looking for? Browse other questions tagged or ask your own question.