7

La maniero per kiu oni kalkulas etaĝojn estas malsama en la germana kaj la sveda. En la sveda, la normo estas ke la "unua etaĝo" staras sur la grundo. Tie kie oni eniras la domon estas la unua etaĝo. Mi lernis ke en la germana la "unua etaĝo" estas super la surgrunda etaĝo. Kiel oni nombras etaĝojn en Esperanto? Kiu estas la unua etaĝo? Ĉu a aŭ b?

Ĉu a aŭ b estas nomata "la unua etaĝo"?

0

5 Answers 5

6

Vortaro.net ankaŭ mencias ĉi tiun problemon:

La maniero kalkuli la etaĝojn ne estas la sama por ĉiuj popoloj: iuj inkluzivigas la teretaĝon (do nomatan unua), aliaj ekskluzivigas ĝin.

4

I don't think that is a language-related issue as much as a cultural convention. There is a difference in British English and American English, and according to Wikipedia the main distinction goes across continents: Europe mainly starts counting at zero, while the USA and Canada start at one. See https://en.wikipedia.org/wiki/Storey for details.


Mi ne pensas, ke ĝi estas lingva demando, sed kultura: vidu la artikolon en la angla Vikipedio. La esperanta versio ne enhavas utilan informon.

1

Mi dirus, ke ĝi dependas de kiu lando vi estas.

1

According to the book, "Bridge of Words" by Esther Schor, this was decided by cultural convention according to Akademio de Esperanto as in User428's and Oliver Mason's answers above. Please see the section "5. Big endians and Little endians" of "Samideanoj II- Iznik to Bialystok, or unu granda rondo familio"

0

Eble ni povus ĉirkaŭiri la problemon uzante:

  • grundo: teretaĝo
  • etaĝoj supre: superteretaĝo

Ni havus

  • teretaĝo
  • la 1a superteretaĝo
  • la 2a superteretaĝo
  • k.t.p.

Same por la etaĝoj sube la tero:

  • la 1a subteretaĝoj
  • la 2a subteretaĝoj
  • k.t.p.

Kion vi opinias?

2
  • 1
    Ĉu eblas ke oni povus kompreni superteretaĝo kiel supertero-etaĝo (grundo) anstataŭ super-teretaĝo (grundo + 1) ?
    – tuxayo
    Jun 5, 2017 at 19:28
  • Interesa ideo, laux mi! Jun 7, 2017 at 10:34

Your Answer

By clicking “Post Your Answer”, you agree to our terms of service and acknowledge you have read our privacy policy.

Not the answer you're looking for? Browse other questions tagged or ask your own question.