3

Mi scias, ke ja estas diferenco inter "nebona" kaj "malbona", ĉar io povas ne esti bona sed sen esti tute malbona, t.e. per esti "neŭtra".

Tamen mi kredas, ke io "mallibera" necese estas io ne libera, ĉar ne ekzistas "mezo" inter libereco kaj mallibereco. Ĉu ne?

Do, kio estas la diferenco inter "mallibera" kaj "nelibera"? Ĉu ili estas sinonimoj?

6

Tri bildoj: Hundo kuras sur plaĝo; hundo promenas per ŝnuro; hundo kuŝas en kaĝo

En la unua foto, la hundo kuras libere sur la plaĝo.

En la dua foto, la hundo promenas, sed ne libere, pro la ŝnuro.

En la tria foto, la hundo kuŝas, mallibera en la kaĝo.

La prefikso mal- specifas la malon, la plej kutiman kontraŭkoncepton aŭ inverson.

Kompreneble, eblas diskuti (kaj disputi) la naturon kaj gradojn de libereco, laŭ la situacio, ĉar eĉ la hundo en la unua foto devas obei sian posedanton; tamen, mi esperas ke la diferenco inter la aliaj situacioj estas sufiĉe klara: la dua hundo povas moviĝi de loko al loko en limigata maniero, kaj povas esprimi inklinojn kaj tuj influi sian posedanton, tiel ke certaj liberecoj ankoraŭ ekzistas; sed la tria hundo nur povas moviĝi surloke kaj plejparte oni atentas nur ĝiajn bazajn bezonojn, tiel ke nur la plej malgrandaj liberecoj ankoraŭ ekzistas.

  • Vi pravas ke eblas diskuti kaj disputi. Oni ja povas diri ke la ŝnuro malliberigas la dua hundon, kaj ke la tria hundo ne kuŝas libera. Ja temas pri diferenco de emfazo. – Tomaso Alexander Aug 10 '17 at 10:58
  • Mi tre sxatas la foto. Mi volas rimarki ke en la tria foto, la hundo estas nelibera kaj mallibera, sed nur nelibera en la dua foto. Ili estas sinonimoj, sed ne kompletaj sinonimoj. – Karlomanio Aug 10 '17 at 20:30
  • @Karlomanio - Efektive, kaj en la dua foto kaj en la trio la hundo estas kaj mallibera kaj ne libera. Andrew diris (prave) ke la hundo promenas sed ne libere. Li ne diris ke la hundo ne estas mallibera. – Tomaso Alexander Aug 11 '17 at 11:12
0

Ĉu vi jam legis la respondon tie ĉi?

Mi rekomendas ne uzi la vorton "nelibera". Diru aŭ "ne libera" aŭ "mallibera". Ili ne estas sinonimoj. Temas pri diferenco de emfazo.

  • Kio estas tiu "diferenco de emfazo"? – maliktunga Aug 9 '17 at 22:58
  • Mi kredas ke oni jam bone klarigis tion tie ĉi. Ĉu vi jam legis tiun respondon? Oni vidas la saman aferon en la naciaj lingvoj. Ĉu via denaska lingvo ne havas esprimojn similajn al "mallibera" kaj "ne libera"? – Tomaso Alexander Aug 10 '17 at 10:42
  • 1
    Esperanto Stack Exchange estus pli bona loko se pli da homoj havus kuragxon komenti por plibonigi respondojn anstataux nur doni minusan vocxdonon. – Tomaso Alexander Aug 10 '17 at 18:25
  • En la franca, mia denaska lingvo, estas la vorto "kaptita". Ĉu ĝi estas sinonimo de "mallibera"? – maliktunga Aug 10 '17 at 20:41
  • Nu "sinonimo" dependas de via kompreno de tiu vorto. La signifoj estas similaj kun diferencoj. Mi povas imagi, ekzemple, ke iu povus diri "mia vivo ne estas libera... mia vivo ne estas mallibera." – Tomaso Alexander Aug 11 '17 at 11:18

Your Answer

By clicking “Post Your Answer”, you agree to our terms of service, privacy policy and cookie policy

Not the answer you're looking for? Browse other questions tagged or ask your own question.