2

Iafoje mi trovas la jenan uzon de ĉar, kiu al mi unuavide ŝajnas fremda:

1) Ankoraŭ ne aŭdita, ĉar eksterordinara. [PIV]

2) Ĝi fariĝis do vivanta, ĉar uzata. [Vivo de Zamenhof, de Edmond Privat]

3) Ĉar stulta, mi neniam guton da vino provis. [La lasta deziro, de Josip Velebit]

4) Li estas pardonebla, ĉar juna. [Granda Vortaro Hispana-Esperanta]

La subkomprenataj vortoj estas pronomo + esti:

1) ĉar ĝi estas eksterordinara

2) ĉar ĝi estas uzata

3) ĉar mi estas stulta

4) ĉar li estas juna

En PMEG troviĝas klarigo pri se + I-verbo:

se preni la plej malmulte = se oni prenu la plej malmulte

se lin kompari kun... = se oni lin komparu kun...

se paroli sincere = se mi parolu sincere...

se tiel diri = se oni povus tiel diri

Sed pri la uzo de ĉar + A-vorto mi nenion trovis. Ĉu ekzistas ia regulo aŭ klarigo pri tia uzo de ĉar?

4

La artikolo en PIV pri "ĉar" indikas ke "ĉar" povas esti uzata elipse, kaj donas la jenan ekzemplon:

  • junul’ freneza, ĉar ambrula

Krome mi trovis kelkajn aliajn ekzemplojn en Monato.

  • sed tiu ne estas atingebla, ĉar okupata.
  • kio fakte ne ekzistas ĉar virtuala.
  • la entreprenaj rezultoj estas sufiĉe certaj, ĉar antaŭkalkuleblaj.
  • Ho! Ĉar neatenta, mi tute mistrafis tiun ekzemplon en PIV. Dankon por la atentigo. – Vidamuzo Dec 23 '17 at 23:09

Your Answer

By clicking “Post Your Answer”, you agree to our terms of service, privacy policy and cookie policy

Not the answer you're looking for? Browse other questions tagged or ask your own question.