5

Ni scias, ke la afikxoj -iĝ kaj ek- havas diferencajn signifojn. Tamen, laŭ PIV, ekstresi kaj stresiĝi estas prefekte samaj signife:

stresiĝi: Ekesti en stato de streso.

(ligilo)

Ĉu tio ĝustas? Se jes, kial?

6

-iĝ' kun la signifo fariĝi (ĉi tie limigita aplikeble), implicas disvolvon/transiron de unu stato al al alia. Tio do estas daŭro, fluo.

ek- kun la signifo de komenco, estas pli abrupta.

Do eĉ se la signifoj estas samaj, la nuancasocioj diferencas:

  • Mi stresiĝis pro la daŭraj telefonvokoj.
  • Mi ekstresis pro la lastminute donita laboro.

Do eble post la unuaj du telefonvokoj mi jam estis duonstresita.

3

Efektive, mi ne vidas la vorton "ekstresi" en PIV. Ja veras ke la vortero "ek" troviĝas en la difino de "stresiĝi", sed oni ne tro valorigu tiun detalon.

Al la pli ĝenerala demando (ĉu "ek" egalas "iĝ") - la respondo estas "nur ĉe kelkaj radikoj" - ekzemple stari kaj sidi.

Pli grava demando estas ĉu vere necesas por via celo uzi la radikon "stres-"

Vidu

What is "stress" in Esperanto?

  • 1
    Dankon por via bona respondo. Tiu radiko, tamen, perfekte ekspresas la celita signifo, kiel PIV kaj la vortaro de Lernu implicas. Streĉa in viajn ekzemplojn in tiu retpaĝo tradukigas en Angla al tense aŭ similaj vortoj, ne stress(ful). Stres- signifas stress en biologio kaj psikologio. (Vidu ankaŭ Streso in Vikipedio.) – Færd Jan 20 '18 at 7:24
  • Legu la respondojn al la alia demando por vidi la bonajn kialojn por konkludi ke PIV eraras pri "streso". – Tomaso Alexander Jan 20 '18 at 18:23
2

Ĉe verboj, kies baza signifo estas stata (ili esprimas ion nek dinamikan nek ŝanĝiĝantan, ekz. vivi, kuŝi, esti), la signifoj de -iĝ- kaj ek- estas tiel similaj, ke oni povas uzi ilin preskaŭ internŝanĝe: sidiĝi - eksidi.

La diferenco konsistas en tio, ke ek- montras nur la komencon de io, do ekstresi montras, ke estas stato, kaj ke ĝi havas komencon (simbole: |---); dum -iĝ- montras la transiron al alia stato, do streŝigi estas stato, kiu estas estiĝanta (simbole: ...---). Dum verboj kun ek- do estas stataj, tiuj kun -iĝ- povas ankaŭ esprimi la daŭron de la transiro. Tial ĉi-lastajn oni povas uzi ankaŭ en dinamikaj esprimoj:

  • Ĝi eksidis sur la fotelo.
  • Ĝi sidiĝis sur la fotelo.
  • Ĝi sidiĝis malrapide sur la fotelon, kiam iu ĝin forprenis kaj ĝi falis sur la postaĵon
  • *Ĝi eksidis malrapide sur la fotelon, kiam iu ĝin forprenis kaj ĝi falis sur la postaĵon.
  • Ja povas esti ke vi pravas pri "verboj, kies baza signifo estas stata", sed mi ŝatus vidi pli da informoj pri tio. Mi estas konvinkebla, sed ankoraŭ ne konvikita, ke vi pravas. Ĉu vere "viviĝi" (tre malofta vorto) egalas al "ekvivi" (eĉ pli malofta vorto.)? PMEG indikas ke "mortiĝi" ne egalas al "(ek)morti." Mi ĝenerale komprenas ke "eksidi = sidiĝi" estas kvazaŭ-idiotismo en Esperanto kaj ne priskribas ĝeneralan regulon. – Tomaso Alexander Jan 19 '18 at 14:19
  • La okazo de morti ne estas komparebla, ĉar la radiko esprimas statŝanĝon - ek- kun ĝi ne havas grandan utilon (komenci morti?), kaj -iĝ- kun tiaj verboj aldonas (arkaikan) nuancon de akcidento, kontraŭvoleco. PMEG priskribas la uzon ĉi tie: bertilow.com/pmeg/vortfarado/afiksoj/sufiksoj/igh.html#i-d6f , sed bedaŭrinde uzas iom konfuzan terminaron. Ĝiaj "agaj radikoj" estu "verbaj radikoj" (de kiuj agaj radikoj estas subklaso, kiu nin ĉi tie ne koncernas). – Cyril Robert Brosch Jan 19 '18 at 22:29

Your Answer

By clicking “Post Your Answer”, you agree to our terms of service, privacy policy and cookie policy

Not the answer you're looking for? Browse other questions tagged or ask your own question.