Kie tauĝas la prepozicio kiam "unu la alia" estas nerekta objekto de frazo?
Ekzemple, kiu el ĉi tiuj frazoj estas ĝusta?
- Ili sendis donacojn unu al la alia.
- Ili sendis donacojn al unu la alia.
Esperanto Language Stack Exchange is a question and answer site for teachers and students of the Esperanto language. It only takes a minute to sign up.
Sign up to join this communityLa prepozicio estas metata antaŭ tiun parton, kie ĝi havas sencon, ĉar "unu la alia" ja estas du sendependaj partoj kaj ne - kiel en kelkaj lingvoj, ekz. la germana - unu vortformo.
La ĝusta esprimo do estas Ili sendis donacojn unu al la alia.
unu plipreczigas la subjekton kaj kune kun la alia montras, ke temas pri reciprokeco. Oni povus tiun frazon esprimi ankaŭ per Unu sendis donacojn al la alia. Kp. ankaŭ ĉi tiun respondon de la Lingvo Konsultejo de la Akademio de Esperanto pri simila strukturo.