Mi demandas min ĉu ekzistas disvastiĝinta vorto por la sporto “bouldering” (kiel grimpado, sed sen ŝnuregoj kaj sekuriloj kaj nur ĝis malmultaj metroj de alteco).
La evidenta eblo estas laŭvorta traduko el la angla: “ŝtonegado”
Esperanto Language Stack Exchange is a question and answer site for teachers and students of the Esperanto language. It only takes a minute to sign up.
Sign up to join this communityMi demandas min ĉu ekzistas disvastiĝinta vorto por la sporto “bouldering” (kiel grimpado, sed sen ŝnuregoj kaj sekuriloj kaj nur ĝis malmultaj metroj de alteco).
La evidenta eblo estas laŭvorta traduko el la angla: “ŝtonegado”
La respondo al la demando “Ĉu ekzistas ĝenerale akceptata esperanta traduko de bouldering?”, vi jam scias, estas ne.
Ĉar ni estas esperantistoj, la tujposta demando estas “Kiu estus oportuna traduko?”. Konsiderante, ke bouldering ne nepre okazas sur ŝtonegoj, sed ofte ankaŭ sur artefaritaj krutaĵoj en sportejoj ks., mi klopodus emfazi la teknikan diferencon kun tradicia montgrimpado: dum ĉi lasta postulas multan eltenemon kaj rezistokapablon, bouldering okazas laŭ pli malaltaj, mallongaj vojoj, kaj postulas malpli daŭran sed multe pli intensan fortostreĉon, kaj tial mi opinias, ke basgrimpado, laŭ propono de Kirilo en komento ĉi tie, estas tre bona.
Cetere, mi ne vere distingas inter sporta grimpado kaj basgrimpado en ajna lingvo, sed tio ŝuldiĝas al mia ekstermedieco.
Ŝajnas al mi ke la plej evidenta esprimo estas la klarigo en via demando:
Ŝajnas, ke ankoraŭ ne ekzistas establita termino por tio en Esperanto. Mi rekomendus ekuzi ŝtonegogrimpado. Kompreneble, oni ne ĉiam faras ĝin sur ŝtonego, sed foje ankaŭ sur grimpomuroj, sed se ĝi fiksiĝos kiel aparta termino, tio ne vere gravas. La pli konciza ŝtonegado ankaŭ eblas, sed ĝi povus esti iom malpli facile komprenebla.
Mi samopinias kun Dario, ke basgrimpado laŭ propono de Cyril estas tre bona. Mi scivolas ĉu la vorto blokogrimpado (aŭ blokgrimpado) povas esti taŭga propono, kiu laŭ Vikipedio estas uzata en la hispana kaj la franca (escalada en bloque, escalade de bloc). Laŭdifine bloko estas peza, unupeca maso de malmola materio (ekz. bloko el petro, marmoro, ligno, ktp).