4

En unu el la lecionoj de Lernu, estas ĉi tiu gramatik-noto:

Oni uzas la a-finaĵon por priskribi substantivojn, sed kiam mankas substantivo oni uzas la e-finaĵon.

La vetero estas tre varma. (La vorto vetero estas la substantivo en la frazo.)
Estas tre varme. (Mankas substantivo en la frazo.)

Post la noto estas multaj ekzemplo-frazoj. Unu el ili estas la frazo en la titolo:

La konstruaĵo estas proksima. ==> La konstruaĵo estas proskime de mi.

Mi supozas, ke tiu ekzemplo estas eraro. La substantivo (konstruaĵo) ekzistas en ambaŭ frazoj, kaj nur la aldono de de mi al proksim-, ne estas sufiĉa kaŭzo por ke la gramatik-funkcio de proksim- ŝanĝiĝu.

Ĉu tio malĝustas? (Kial?)

1 Answer 1

6

La ekzemplo ne estas eraro, nur la klarigo estas iomete nekompleta. Ja veras, ke adjektivoj rilatas al substantivoj (kaj substantivecaĵoj: pronomoj, citaĵoj, rilataj subfrazoj), sed ankaŭ adverbo povas priskribi substantivon.

La decidiga distingo estas, kiun rolon plenumas la priskriba vorto. Tiun rolon oni povas videbligi demandante pri la koncerna vorto:

Kie estas la konstruaĵo? - Ĝi estas proksime.

Kia estas la konstruaĵo? - Ĝi estas proksima.

En la unua frazo la adverbo montras la lokon de la konstruaĵo, en la dua, la adjektivo nomas kvaliton de ĝi, nome proksimecon. En la praktiko, ambaŭ frazoj havas la saman signifon, sed oni povus elpensi ekzemplojn, kie ambaŭ* funkcioj kontrastas, ekz. (kun metafora kaj laŭvorta signifoj):

Ĉiuj amikoj, kiujn mi povus nomi proksimaj [kvalito], estas malproksime. [loko]

*Same oni povas demandi pri tempo, ekz.:

Kiam li estos en la stacidomo? - Li estos frue.

2
  • Do la adjektivo proksima (aŭ iu simila adjektivo) neniam taŭgas por paroli pri loko? Adjektivoj povas priskribi lokaj rilatoj en ĉiuj aliaj lingvoj, kiujn mi scias
    – Færd
    Apr 20, 2018 at 5:37
  • 1
    Tion mi ne asertis. Kion mi diris, validas por la predikativa uzo, dum kiel atribuaĵo ankaŭ la loka signifo povas alpreni adjektivan formon: ĉiuj proksimaj domoj [loko aŭ kvalito], forma akordigo ĉi tie pli gravas ol enhava (tipologie atentinda fenomeno]. Ja eblas tamen atribuigi adverbon kiel adjunkton al substantivo, post ĝin: la domoj ĉi tie/en la ĉirkaŭaĵo/proksime estas belaj. Apr 20, 2018 at 7:13

Your Answer

By clicking “Post Your Answer”, you agree to our terms of service and acknowledge that you have read and understand our privacy policy and code of conduct.

Not the answer you're looking for? Browse other questions tagged or ask your own question.