Mia instrulibro instruis al mi ke oni povas meti "ĉi" apud la tabelvortojn por montri proksimecon. Tamen mi fojfoje vidas tiun vorton solan sen tabelvorto. Ekzemple:
Verŝajne neniu homo senkulpas pri ĉio en ĉi mondo
Kaj ankaŭ kelkfoje ĝi estas uzata en kunmetita vorto:
Feliĉe la aŭtomata klimatizado ĉi-vagone funkciis
(ambaŭ ekzemploj estas de Skabio de Sten Johansson)
Ĉu tiuj uzoj de la vorto estas polemikaj aŭ ĉu ili estas ĝenerale akceptitaj? Ĉu Zamenhof uzis ĝin tiel?