6

Ĉu la verbo "paniki" estas transitiva aŭ netransitiva verbo? Laŭ PIV ĝi estas transitiva verbo, sed laŭ ReVo ĝi estas netransitiva verbo, kies transitiva uzo estas evitinda. Estas malkongruo inter ambaŭ vortaroj. Zamenhof neniam uzis la verbon laŭ Tekstaro.

Ĉu oni diru "ne panikiĝu" kaj "mi panikis ŝin" aŭ ĉu oni diru "ne paniku" kaj "mi panikigis ŝin"?


Is the verb "paniki" a transitive or an intransitive verb? According to PIV it's a transitive verb, but according to ReVo it's an intransitive verb, which transitive use should be avoided. There is a disagreement between both dictionaries. Zamenhof never used the verb according to Tekstaro.

Should one say "ne panikiĝu" and "mi panikis ŝin" or should one say "ne paniku" and "mi panikigis ŝin"?

1 Answer 1

6

Mi spontane emas uzi paniki kiel netransitivan verbon kaj tial por mi ne paniku kaj mi panikigis ŝin sonas pli bone. En Tekstaro tia netransitiva uzado estas pli vasta ol la alia. Ŝajnas ke Bertilo Wennergren ankaŭ preferas tian netransitivan sencon:

Kritikaj notoj pri la Plena Ilustrita Vortaro 2002 kaj 2005

“panik/o” [...] “panik/i” (tr) [...]

Tiu verbo restas transitiva. Tio apenaŭ kongruas kun la uzo de la plimulto, kaj ŝajnas sufiĉe nenatura.

Your Answer

By clicking “Post Your Answer”, you agree to our terms of service and acknowledge that you have read and understand our privacy policy and code of conduct.

Not the answer you're looking for? Browse other questions tagged or ask your own question.