5

Kiel saluti en Esperanto referente kristnaska festo?

Mi nur vidis "Feliĉan Kristnaskon". Ĉu aliaj tradukoj ankaŭ estas ĝusta, eksemple "Ĝojan Kristnaskon" aŭ "Gajan Kristnaskon"?

Ĉu "Feliĉan Kristnaskon" estas la idiomata saluto, same kiel "Happy Christmas" en la angla aŭ "Fröhliche Weihnachten" en la germana ne estas malĝusta, sed "Merry Christmas" / "Frohe Weihnachten" estas tio saluto, kio oni uzas la plej ofte en tioj lingvoj?


Other than How to say "Season's greetings" in Esperanto?, this question is specifically about Christmas greetings (i.e. not necessarily religion-neutral). So while it may or may not have the same answer(s) as that other question, it is a different question and not a duplicate.

5

Krom Feliĉan Kristnaskon ekzistas ankaŭ Feliĉan Julon.

[PIV] Julo. Festo de la vintra solstico: Jularbo. ☞ Kristnasko.

[ReVo] Julo. Mezvintra festo en Nordeŭropaj landoj: Julo ... estas en la skandinaviaj lingvoj la kaj kristana kaj nekristana vorto por la festo, kiun oni celebras baldaŭ post la kaprikorna solstico; feliĉan Julon!.

Ŝajnas al mi ke Feliĉan Julon estas pli religie neŭtrala formo.

  • Tre interesa kaj utila, dankon! Sed mi eksplicite demandis pri kristnaska saluto (do, ne religie neŭtrala). Ĉar religie neŭtrala saluto estas ankaŭ interesa temo, mi nun demandis novan demandon pri ĝi. – das-g Dec 26 '18 at 22:02
  • 2
    En iuj lingvoj oni esprimas la kristnaskan saluton dirante Feliĉan Julon. Ekz. oni diras en la dana Glædelig Jul, en la sveda God Jul, en la finna Hyvää Joulua, kun la sama signifo kiel la angla Merry Christmas. Eble Feliĉan Julon ŝajnas pli religie neŭtrala en Esperanto, sed verŝajne ne en tiuj lingvoj. Por mi Feliĉan, ĜojanGajan Kristnaskon estas same bonaj kaj signifas same kiel Feliĉan, ĜojanGajan Julon. – Vidamuzo Dec 27 '18 at 17:46

Your Answer

By clicking "Post Your Answer", you acknowledge that you have read our updated terms of service, privacy policy and cookie policy, and that your continued use of the website is subject to these policies.

Not the answer you're looking for? Browse other questions tagged or ask your own question.