Mi scivolas ĉu ekzistas esperantigo por la araneo angle konata kiel "Daddy Long-Legs". Jen artikolo (en la angla) temanta pri ĝi: https://en.wikipedia.org/wiki/Pholcidae
Ĉi tia araneo abundas en Aŭstralio kaj strange mi ofte devas priparoli ĝin.
Esperanto Language Stack Exchange is a question and answer site for teachers and students of the Esperanto language. It only takes a minute to sign up.
Sign up to join this communityMi scivolas ĉu ekzistas esperantigo por la araneo angle konata kiel "Daddy Long-Legs". Jen artikolo (en la angla) temanta pri ĝi: https://en.wikipedia.org/wiki/Pholcidae
Ĉi tia araneo abundas en Aŭstralio kaj strange mi ofte devas priparoli ĝin.
La vortaro de John Wells havas ĉi tion:
daddy longlegs (crane fly, insect) tipulo; (harvestman, arachnid) falangio
Mi ne certas ĉu tio helpas aŭ ne, ĉar la angla vorto ŝajnas tre nebula. Ŝajne daddy long-legs povas esti tri diversaj aferoj. Se la afero kiun vi volas vere estas araneo, eble falangio plej taŭgas. Tamen laŭ ReVo tio estas nur “arane-simila”.
Estas tente inventi simile nebulan vorton en esperanto, ekzemple longkrurulo.