Ĉu oni povas ŝanĝi la vortordon por ke parto de subfrazo estu malantaŭ rilata «ke»?
Ekzemple, ĉu estus kompreneble diri frazon kiel:
Ĉi tiun libron mi pensas ke vi ŝatus.
Do, en tiu okazo la «ĉi tiun libron» apartenas al la subfrazo «vi ŝatus».
Ankaŭ eble oni pli nature emus fari tian frazon kun rilata vorto, ekzemple:
Ĉi tio estas la libro kiun Johano diris ke li ŝatas.
Do, la «kiun» estas la objekto de la subfrazo «li ŝatas».
Ĉu tia vortordo estas akceptebla?