1

Mi serĉis en reta vortaro, sed nenion trovis. Mi pensis pri kaj versioj de "alproksimiĝaĵo" kaj "pligrandiĝo", "detalaĵo"?

1

Eble unua planoekstra plano taŭgas por tio. El PIV:

* plan/o
4 Ĉiu parto de filmo, kiu estis fotita sen lokŝanĝo de la kamerao, k povas daŭri de unu sekundo ĝis pluraj minutoj: la plano estas en filmo tio, kio estas la frazo en romano; plano fora (ĝenerala perspektivo), meza (la personoj sen konsidero pri la dekoracio), proksima (la personoj ĝistalie), unua (la vizaĝo), ekstra (nur unu detalo).

Tio tamen estas teĥnika termino. Alie, eble zomaĵo taŭgas, sed mi ne trovis tiun vorton ie. Komputeko donas deproksima foto kaj detalbildo.

-1

Se temas pri ekz. bildojn, oni diras "pligrandigi bildon" kaj male "malpligrandigi bildon".

Vidu PIV-on kaj serĉu vorton "pligrandigi" en Komputeko.

  • Bonvenon al StackExchange :)! La demandanto petas terminon por la speco de tia foto, ne por la ago zomi(mal)pligrandigi foton. De ŝia demando oni povas inferenci, ke ŝi jam konscias pri ĉi tiu vorto ;). – Joffysloffy Jul 9 '19 at 6:16
  • @Joffysloffy Dankon! Se oni scias la verbon por la ago, oni povas formi terminon por la rezulto per uzo de participo. Do (mal)pligrandigita foto. – Juha Metsäkallas Jul 9 '19 at 6:41
  • Nedankinde! Prave, ofte jes, sed ne ĉiam: pligrandigita foto ne nepre estas ‘close-up’, ĉar mi povas fari iun ajn foton kaj produkti pli grandan ekzempleron sur ekrano aŭ papero, kiu tiam estas pligrandigita foto, sed ne ‘close-up’ ;). – Joffysloffy Jul 9 '19 at 7:13
  • Dankon pro la respondo! Jes, mi pripensis ion similan al "pligandigaĵo", kion vi povas vidi en la teksto de mia demando. Ne ĉiam facilas trovi la ĝustan vorton. Estas multaj ebloj. – Charlotte SL Aug 30 '19 at 12:07

Your Answer

By clicking “Post Your Answer”, you agree to our terms of service, privacy policy and cookie policy

Not the answer you're looking for? Browse other questions tagged or ask your own question.