0

Mi jam vidis iujn aserti ke la literkombino DZ estas fonemo, sed aliaj diras, ke ne. La argumento por estas ke ĝi ofte prononciĝas kiel afrikato, kiel en "edzo", kiu plej ofte prononĉigas e-dzo anstataŭ ed-zo.

Sed, kontraŭe, ni ja havas vortojn kun la kombino DS en iom neoftaj lokoj... Feldspato, handspeko, kaj tiel plu, sed se DZ estas fonemo, ĉu oni ne havus DZ tie: * feldzpato, handzpeko?

  • Mi konkludis, ke jes, sed se iu havas kontraŭan pruvon, mi ŝatus vidi. Mia konkludo estas ke iuj kombinaĵoj, precipe ds, ts kaj kz pruvas ke Esperanto estas nur preskaŭ-fonetika. Ili plej ofte legiĝas dz, c kaj gz; ne diru al mi ke la kz en ekzemplo, en la praktiko, diferas de la gz de zigzago; aŭ ke feldspato ne havas /dz/, aŭ ke Pitsburgo ne estas prononcata Picburgo (alia ortografio valida). Mi tamen ne proponas ke ni skribu tsunamo por cunamo; la Rusa skribas цунами sed Питтсбург. Do oni akceptu ke E'o ne perfektas, sed la sistemo ja sufiĉe bonas. – SlayerGames44 Jun 19 at 1:24
2

Por paroli pri tio, ĉu la literkombinaĵo dz estas fonemo, oni devas paroli pri distingigo de afrikato disde plosivo+frikativo; ekzemple c disde ts. En la internacia fonetika alfabeto ni skribas /t͡s/ por la sono de c, dum /ts/ por la du sonoj de ts. Ĉar ni ne havas apartan literon por /d͡z/ ni triviale ne povas distingigi ĝin disde /dz/. Do, laŭ mi, /d͡z/ ne estas fonemo en Esperanto. Ke multaj homoj prononcus /dz/ kiel /d͡z/ ne signifas, ke /d͡z/ estas aparta fonemo; /d͡z/ nur estas alofono de /dz/. Mi ofte ne kunfandas /dz/ al /d͡z/ en edzo, dum ekzemple mi ja dirus /d͡z/ en frandzi.

Cetere, /t͡s/ ja estas fonemo, ĉar ni povas distingigi ĝin disde /ts/, kaj ekzistas minimumaj paroj inter /t͡s/ kaj /ts/.

  • Mi ne scias, ĉu inter DZ kaj D-Z estas minimumaj paroj. Sed tio demandigis min, kiel prononciĝas la DS en ekz. feldspato, kiel mi antaŭe diris. /ldsp/ kun /ds/ estas stranga prononci. Same por la TS en Montserato, ĉu mi rajtas diri c? – SlayerGames44 Jun 19 at 12:14
  • Ne povas ekzisti minimumaj paroj inter /d͡z/ kaj /dz/, ĉar ni ne havas apartan literon por tio. Se oni skribas ⟨dz⟩ en vorto laŭ mi oni povas laŭplaĉe prononci tion kiel /d͡z/ aŭ /dz/; la du sonojn ni ne distingigas, nek distingas. Oni prononcu feldspato prefere per plena /d/ kaj /s/. Prefere ⟨ts⟩ restu /ts/ ne /t͡s/, sed kiel vi diris, se oni skribas Pitsburgo estas tre malfacile en flua parolado vere diri /pitsˈburɡ.ɔ/ anstataŭ /pit͡sˈburɡ.ɔ/. Tamen en Montserato oni facile povas enmeti etan paŭzon inter ⟨t⟩ kaj ⟨s⟩, ĉar tie estas natura loko por disigi silabojn: /mɔnt.səˈra.tɔ/. – Joffysloffy Jun 19 at 13:12
  • feldspato mi povas prononci kaj akcepti, mi eĉ preferas ĝin al mia artefarita "feldzpato", sed mi preferas enkonduki formon kun dz, kiam estas ĉio ene de unu radiko; landskneĥto < landzkneĥto, sed feldspato venas origine de feld-spato, do DS pli bonas. Same mi skribas Picburgo, sed Montserato. – SlayerGames44 Jun 20 at 11:38
  • Mi precipe konsentas kun vi. Ja feldspato estas pli bona pro la etimologio, kaj ankaŭ mi preferas Picburgo kaj Montserato. Mi ne certas pri landskneĥto. Unuflanke, origine en la germana estis lantknecht kaj poste landsknecht, kie ⟨ds⟩ oni prononcas kiel ⟨ts⟩. Oni tiam devus konscii, ke la s estas nur elemento por kombini du radikojn; landsknecht estas kunmetaĵo de land kaj knecht, do eble landkneĥto estus pli bona elekto. Pro la k por mi fakte estas pli facile prononci landskneĥto ol landzkneĥto, ĉar ĉi tie k estas la sola senvoĉa konsonanto el la kvin sinsekvaj. – Joffysloffy Jun 20 at 12:02
  • 1
    Ĝuste. Eble tamen la vorto landskneĥto estis elektita pro historiaj kialoj; emfazi, ke temas pri specifa speco de soldato. – Joffysloffy Jun 20 at 19:54

Your Answer

By clicking “Post Your Answer”, you agree to our terms of service, privacy policy and cookie policy

Not the answer you're looking for? Browse other questions tagged or ask your own question.