Ĉu "Ni ludu ĝin per orelo" havas la saman signifon kiel la angla, ke ni ne planas, anstataŭ decidos dum la afero kion fari?
Mi suspektas ke tiu senco de play by ear estas angla idiomaĵo kaj do oni povas traduki let's play it by ear per ni faru tion senprepare/improvize.
Se temas pri muzika senco de la vorto (to play an instrument by ear) la libro Cent jaroj da soleco uzas ludi laŭaŭde:
One Hundred Years of Solitude: [...] learning to play the accordion by ear [...]
Cent jaroj da soleco: [...] lernante ludi laŭaŭde la akordionon [...]