4

Mi lernis ke oni ĝenerale devus meti la vorton ankaŭ antaŭ la afero kiun ĝi koncernas. Tamen mi ofte vidas ĝin ĉe la fino de frazo. Oni povas trovi kelkajn ekzemplojn de tio en la Tekstaro:

Se ŝi ne permesas, li iras ankaŭ.

La komercegisto sin levis ankaŭ.

Mi trovis en PMEG ke oni foje povas meti ankaŭ post substantivo kiun ĝi koncernas se tio helpas la stilon. Tamen en ĉi tiuj ekzemploj, la vorto estas tute ĉe la fino de la frazo kaj ne proksimas substantivon.

Ĉu tio estas bona stilo? Ĉu estas regulo pri tio, kion la vorto koncernas? Ekzemple, ĉu ĝi koncernas la tutan frazon aŭ la subjekton?

6

Laŭ PMEG ne estas multaj reguloj. Mi sugestas uzi ĝin antaŭ la aferon, kiun ĝi koncernas. Tio, laŭ mi estas la regulo, eĉ kiam ankaŭ troviĝas ĉe fino.

ankaŭ fine de frazo uzeblas kiam estas subkomprenata frazo, kiu sekvus, kiun oni ne volas ripeti aŭ kiu estas tute evidenta. Ĝi plu staras antaŭ la koncerna afero (eliziita). Ekzemple (el Tekstaro):

La vizaĝon de Nikola mi memoras, lian frazon ankaŭ [memoras mi].
Mi kvietiĝis, la knabo ankaŭ [kvietiĝis].

Oni povas uzi ĝin fine ankaŭ kiam ĝi fakte rilatas pli tamen ol ankaŭ. Tio okazas kiam estas neado en la koncerna afero. Via unua supra frazo montras tion:

Se ŝi ne permesas, li iras ankaŭ.

Se ŝi ne permesas [akompani/iri] li tamen iras.

En aliaj okazoj mi rekomendas sekvi la regulon, meti ĝin ĉiam antaŭ la koncernan aferon. Kial? Ĉar tio estas kohera kaj do komprenebla de ĉiuj (mislokita ankaŭ kelkfoje spegulas uzadon en la denaskaj lingvoj kaj do estas tuj komprenebla nur de tiuj lingvanoj).

ankaŭ Eva manĝis en la ĝardeno.

Tio signifas ke iu(j) manĝis en la ĝardeno, kaj Eva akompanis tiu(j)n.

Eva ankaŭ manĝis en la ĝardeno.

Eva faris ion alian en la ĝardeno, eble ludi, diskuti,... kaj ankaŭ manĝi

Eva manĝis ankaŭ en la ĝardeno.

Ŝi manĝas en pluraj ejoj, ankaŭ en la la ĝardeno

Eva manĝis en la ĝardeno ankaŭ.

Por mi, tiu lasta frazo, izolita, estas evitinda.

  • Mi opinias, ke tio estas tre bona respondo. Mi ne scias, kiel aliaj lingvoj estas regulata (ĉina, hinda, ...). Sed verŝajne estas natura konsidero, ke vortoj kio staras proksime unu la alian apartenas unu al la alian. – Olafant Oct 14 at 19:28
1

Bona demando!

En ĉi tiu kazo, mi uzas tiun saman regulon kiu troviĝas en la italan, koncerne la vorton "anche" (elparolata "anke").

Kutime (fakte, preskaŭ ĉiam), oni metas la vorto "anche" antaŭ la koncernenda vorto.

Tamen, itala instruistino iam mi diris ke oni povas ankaŭ diri "Lui c'era anche" anstataŭ "Anche lui c'era" (Esperante: "Li ĉeestis ankaŭ" anstataŭ "Ankaŭ li ĉeestis").

Grave scii ke ŝi diris tion pri la itala, sed ĉar la esperanta vorto "ankaŭ" similas al la itala vorto "anche", mi pensus ke Zamenhof aprobus uzi esperanta "ankaŭ" kiel itala "anche". Do, laŭ mi, oni provu uzi "ankaŭ" kutime antaŭ la koncernenda vorto (antaŭ la "pria" vorto), sed ne malbonas kiam "ankaŭ" estas uzata ĉe la fino de la frazo.

Your Answer

By clicking “Post Your Answer”, you agree to our terms of service, privacy policy and cookie policy

Not the answer you're looking for? Browse other questions tagged or ask your own question.