Mallonga respondo:
kion vi mencias unue (komence) kaj ne sekvas SVO, tio estas emfazita. Ni diru ke la surprizo trovi tiun elementon en neatendita loko, tio emfazas ĝin, altiras la atenton al ĝi.
Iom pli longa respondo:
Imagu paro kiu diskutas, ĉar tria persono havas suspektinde intima rilato kun unu el ili.
– Vi du babilas multege kaj ofte laboras ĝis malfrue solaj, kion mi pensu?
– Vin mi amas, ne zorgu kara.
Tie vin ne aperas en la kutima loko, do oni iel emfazas ke la amata persono estas tiu kaj ne la alia.
Mi amas vin, ne zorgu kara.
En tiu kunteksto, tiu frazo tute ne efikus same.
Tamen tiu surprizo lingva funkcias nur ĉe tiuj, kiuj ĉefe, kutime, parolas SVO-e.
Mi klarigas unue, Esperanton mi uzas hejme kaj tio evidente influas mian lingvan senton. Ĉe ni, alia ordo povas esti emfaza; la frazo vin mi amas ja emfazas vin, sed ofte ni ŝanĝas la ordon nur pro tio ke la rezulto estas pli ... konvena pro la fluo de la frazo:
La ekzameno tiel malfacilis! Ĝin finis nur Andrea.
Oni povus diri, ankaŭ gramatike bone:
La ekzameno tiel malfacilis! Nur Andrea finis ĝin.
Sed la unua frazo fluas pli nature (por ni) ĉar oni havas kiel elementojn: ekzameno-Andrea kaj ne ekzameno-Andrea-ekzameno.
Do, resume, kelkaj elementoj, en kelkaj kuntekstoj, aspektas emfazite kiam ili ne aperas en la atendita loko. Sed tiu atendita loko povas dependi de la parolantoj.
La lingvo nur postulas ordon/lokon por kelkaj elementoj: rolvortetoj/prepozicioj, elementoj en kunmetaĵoj (ekzemple precizigaj antaŭelementoj), ... Sed ne por subjekto, verbo, objekto. Emfazo per ŝanĝo de tiu ordo ne estas garantiita.