Bonan!
Iu eniris malĝustan grupon de Telegram kaj komencis babili pri io ekstertema. Partoprenanto tuj klarigis ke la grupo temas pri io alia kaj la ĵus alveninto pardonpetis:
Pardonu!
kaj oni respondis jene:
Ne pardoninda!
Ĉu tio signifas ke la afero estas tiel grava, ke oni ĝin ne povas pardoni, aŭ tiel malgrava ke ne indas pardonpeti?
Aldono: mi ŝatus scii ĉu ne pardoninda! estas plursignifa, laŭ la lingvaj reguloj. En la supra ekzemplo oni ja komprenas kion oni volis komuniki, sed, ĉu tiu estas la fakta signifo?