Certe eblas uzi ilin sed verŝajne ĝi iel frapus la leganton.
Plejparte ĉar, kvankam oni povas teorie uzi la prefiksojn kaj sufiksojn ie ajn, estas limigita kvanto de paroj kiuj fakte rolas kiel memstaraj vortoj, kaj ili estas pro tio aŭtomate kaj senpere komprenataj de la aŭskultanto/leganto.
Oni povas percepti tion en la fakto ke vortoj kiel "maljunaj" fakte havas memstaran difinon (sub la rubriko de la radiko) en vortaroj kiel ReVo:
maljuna: Atingita sian maljunecon
Eĉ povus okazi ke tiuj konataj kombinaĵoj havas subtilajn nuancojn kiuj ne estas koneblaj nur per la logika konekto al la radiko. Kiel ĉiam la signifo de iu vorto estas fando de multaj aferoj, inter kiuj estas la historio de diversaj kuntekstoj en kiuj la vorto uziĝis, kaj kutmetita vorto povas havi sian propran historion, sendependan de la radiko.
Tio ĉi iom similas ankaŭ la uzon de radiko kiu kutime havas unu gramatikan rolon, porokaze en alia rolo. Ekzemple, la difino de "hundi" (kompare la pli kutiman "hundo") estas nebula kaj malferma al libera interpreto laŭ la kunteksto.
Por reiri al via ekzemplo, se iu anstataŭe uzus, ekzemple, "malolda" anstataŭ la pli kutima "juna", mi komprenus la senson, sed mi demandus min "kial oni uzis tie tiun vorton?" -- povus esti ke en la kunteksto (poezio aŭ simile) tio estus la celata efiko. Tamen, se ne, tiaj vortoj estus plejparte evitindaj laŭ mi.