2

Mi sufiĉe ofte aŭdas la vortojn baldetaŭ kaj baldegaŭ en la neformala lingvo. Ili kompreneble estas kreitaj el la vorto baldaŭ. Estas multe da vortoj kiuj finiĝas per -aŭ kaj tio kreas la impreson ke ĝi estas ia adverba finaĵo. Tial oni sentas ke logike oni povus aldoni sufiksojn antaŭ tiu finaĵo.

Do la signifoj estas:

baldetaŭ – En la proksima estonteco, sed verŝajne mi faros aliajn aferojn unue, eble post kelkaj horoj.

baldegaŭ – Mi faros tion kiel eble plej baldaŭ, antaŭ la aliaj taskoj.

Ĉu tiuj vortoj estas akcepteblaj? Se ne, kiujn alternativajn formon oni povas uzi?

1

Gramatike ne sed oni uzas ĉar baldaŭ estas iel aparta inter la aliaj -aŭ vortoj. Hodiaŭ, aŭ hieraŭ estas tre klaraj, ne subjektivaj (se vi diras morgaŭ je noktomezo kaj duono, oni tamen komprenas ke ne temas pri la tago post la fakta hodiaŭ, sed pri la perceptata hodiaŭ).

Baldaŭ tamen, estas subjektiva, grada, kaj tial oni sentas sin rajtigita uzi ĝin kiel radikon, same kiel oni faras kun tre (treege) aŭ tro (troigi).

Ĉu ĝustas diri baldaŭete? Jes, ĉar oni jam uzas baldaŭa prefikse, ekde la infaneco de la lingvo.

 nin ŝovos antaŭen al la baldaŭa realigo de esperantismo.

(Zamenhof)

Ĉu ĝustas diri baldetaŭ?

Gramatike ne, sed oni devas kompreni ke por kelkaj esperantoparolantoj la -aŭ finaĵo estas adverba finaĵo (kvankam ĝi estas tuta vorto). En vivanta lingvo tiaj esceptoj estas normalaj kaj mi certas ke por denaskuloj, la procezo estas: apartigi la ŝajnfinaĵon, kunmeti, kaj remeti ĝin.

Fakte mi ĵus demandis al denaskulo kaj baldetaŭ estis tute komprenebla, malfacilis klarigi kiam oni demandus pri ĝia ĝusteco.

Ankaŭ grada estas apenaŭ, kaj mi jam aŭdis, kaj komprenas, apenetaŭ.

Do baldetaŭ kaj baldegaŭ ne estas gramatike ĝustaj, oni evitu ilin, sed ili plu aperos, ĉefe en naturaj ĉiutagaj esperantaj medioj.

Alternativoj?

Aldoni tre: tre baldaŭ.

3

Adverboj estas el du tipoj: primitivaj kaj tiuj kun la finaĵo e. Ne ekzistas aliaj. Pravas, ke ekzistas kelkaj adverboj, kiuj finiĝas per la literoj , sed malgraŭ ĉi tio la kombinaĵo ne estas adverba finaĵo en Esperanto. Alivorte baldaŭ estas kompleta vorto (primitiva adverbo), ne kombinaĵo de iu radiko, bald/, plus finaĵo . Ĉi tial oni ne povas meti finaĵon eteg enen de la radiko.

  • 1
    Mi konsentas kun ĉi tiu respondo. Kelkfoje mi ja aŭdas baldaŭege. Mi supozas, ke tiu formo ja eblas... sed ĝi ne estas ofta. Mi trovas neniun trafon en Tekstaro, ekzemple. – Vincent Oostelbos Feb 7 at 1:51
3

Ĉu tiuj vortoj estas akcepteblaj?

Gramatike, ne.

baldaŭ estas el vortklazo, kiun lernu.net nomigas adverbecaj vortetoj:

Iuj el la vortetoj en Esperanto povas roli adverbece en frazo, sed ili ne havas E-finaĵon. Tiaj estas la tabelvortoj je E, EL, OM, AM kaj AL, la vortetoj pli kaj plej, la vorteto ne, la vortetoj ĉi, for, ankoraŭ, baldaŭ, hodiaŭ, hieraŭ, morgaŭ, jam, ĵus, nun, plu, tuj, ajn, almenaŭ, ankaŭ, apenaŭ, des, do, , ja, jen, jes, ju, kvazaŭ, mem, nur, preskaŭ, tamen, tre kaj tro. Adverbecaj vortetoj principe estas adverboj, sed en tiu ĉi gramatiko ili estas nomataj adverbecaj vortetoj por klare distingi ilin de tiuj adverboj, kiuj havas E-finaĵon.

Adverbeca vorteto kompreneble estas vorteto. lernu.net definas vorteto tiel:

vorteto
Vorto, kiu ne bezonas finaĵon, sed kiu povas aperi en frazo tia, kia ĝi estas.

Ĝies sekcio pri vortospecoj en la ĉapitro Vortospecoj kaj frazroloj kontrastas vortetoj kun "finaĵvortoj" kaj pri la lastaj skribas:

Finaĵvorto baze konsistas el radiko (aŭ pluraj radikoj) + vortklasa finaĵo [...].

Do vortetoj ne estas finajvortoj, kaj verŝajne implice sekvas ke ili ne konsistas el radiko(j) + vortklasa finaĵo.

PMEG 15.0.13 enhavas similan definon de "vorteto" kaj similan kontrastadon inter "radikvortoj" (=finajvortoj) kaj vortetoj:

Ekzistas du specoj de vortoj en Esperanto: radikvortoj kaj vortetoj.

Plie, ĝi skribas, ke

[k]vankam vortetoj ne bezonas finaĵojn por roli vorte, oni povas aldoni finaĵojn kaj afiksojn por krei novajn vortojn kun aliaj signifoj [...]

Do en la vortfarsistemo de Esperanto eblas uzi tuta(!) vorteto kiel radiko, sed ne eblas trakti ilin kiel radikvortoj / finajvortoj kun finaĵo.

(PMEG mencias escepto por poezio:)

Noto: Okazis provoj ŝanĝi iujn E-vortecajn vortetojn, kiuj finiĝas per “aŭ”, en radikvortojn, ekz.: hodiaŭ*hodie*, ankoraŭ*ankore*, almenaŭ*almene*. Nur en poezio oni povus ankoraŭ renkonti tiajn formojn. En ordinara lingvaĵo oni nepre restu ĉe la normalaj formoj.

Se ne, kiujn alternativajn formon oni povas uzi?

Laŭ tiuj reguloj *baldaŭete* kaj *baldaŭege* eblus, sed mi nek komprenis ilin, nek (sen via eksplikado) *baldetaŭ**baldegaŭ*. (Kaj eĉ kun la eksplikado, mi ankoraŭ ne certas ĉu *baldetaŭ* estus pli frua au malpli frua ol baldaŭ.

Por mi faros tion kiel eble plej baldaŭ, antaŭ la aliaj taskoj eblas simple uzi:

tuj

Eble oni simple uzu multaj vortoj por en la proksima estonteco, sed verŝajne mi faros aliajn aferojn unue, eble post kelkaj horoj:

baldaŭ, sed ne tuj

Your Answer

By clicking “Post Your Answer”, you agree to our terms of service, privacy policy and cookie policy

Not the answer you're looking for? Browse other questions tagged or ask your own question.