Kiam oni uzas la anglan idiotismon "sea legs" oni signifas la kapablon vojaĝi per ŝipo sen suferi marmalsanon. Ekzemple, "After a few more days on board you'll get your sea legs" ("post kelkaj pliaj tagoj surŝipe, vi ne plu marmalsanos.")
Mi supozas ke la plimulto de esperantistoj (aparte tiuj kiuj ne parolas la anglan) ne komprenus la kunmetitan vorton "markruroj". "Maraj kruroj" ne multe superis ĝin.
Ĉu iu povas proponi pli bonan alternativan tradukon?